Provinco Ĉuj
Provinco Ĉuj | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
region of Kyrgyzstan [ ] | |||
Lando | Kirgizio | ||
Koordinatoj | 43° N, 75° O (mapo)42.574.5Koordinatoj: 43° N, 75° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Biŝkeko | ||
- koordinatoj | 43° N, 75° O (mapo)42.574.5Koordinatoj: 43° N, 75° O (mapo) [ ] | ||
Akvokolektejo | 20 200 km² (2 020 000 ha) [ ] | ||
Areo | 20 200 km² (2 020 000 ha) [ ] | ||
Loĝantaro | 818 000 [ ] (2005) | ||
Denseco | 40,5 loĝ./km² [ ] [ ] | ||
ISO 3166-2 | KG-C | ||
Provinco Ĉuj | |||
Vikimedia Komunejo: Chüy Region [ ] | |||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | |||
La provinco Ĉuj (aŭ regiono respektive oblasto Ĉuj, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Чуйс областы ["Ĉuj oblasti"], ruse Чуйская область [Ĉujskaja oblast"], en iuj lingvoj ankaŭ latinliterigita Chuj aŭ Chui) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj Oŝ administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 20 200 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 763 900 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Biŝkeko, kiu tamen kiel menciite ne mem apartenas al la provinca areo sed estas administre sendependa urbo ĉirkaŭata de la provinca areo. La provinco Ĉuj najbaras (laŭ horloĝa direkto) al Kazaĥio (norde), al la kirgiziaj provinco Narin, provinco Ĵalalabat kaj provinco Talas. Inter 2003 kaj majo 2006 la provinca ĉefurbo cetere estis la urbo Tokmok.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La ĉefa, nordokcidenta parto de la province estas ebena, raraĵo en Kirgizio. La ebenaĵo fakte estas vasta valo de la rivero Ĉuj. La vala nigra grundo estas tre fekunda kaj estas fote akvumita per rivera akvo. Kultiviĝas tritiko, maizo, sukerbetoj, terpomoj, lucernoj kaj pluraj pliaj legomoj kaj fruktoj. Dum la sovetunia epoko, pluraj nutraĵoprilaboraj kaj aliaj industriaĵoj estis starigitaj en la provinco, kreskigante la nombron kaj grandecon de urbaj centroj kiel Tokmok, Kant kaj Kara-Balta. La loĝantaro estas signife pli malunueca ol tiu de la alia regionoj de la ŝtato, kun multaj rusoj, ukrainoj, dunganoj, koreoj, germanoj kaj ajliaj.
La Kirgizaj Ala-Too-montoj konsistigas la sudan limon de la provinco, kaj la nordan limon de la provinco Talas. Ekzistas multaj migraj kaj montgrimpaj vojoj alireblaj de la urboj en la valo. La sudokcidenta parto de la provinco, pli alta en la Kirgizaj Ala-Too-montoj, geografie pli similas al la provinco Narin. La nordorienta malvasta parto, iom simila al "patotenilo", estas la distrikto Kemin en la valo de la rivero Ĉong Kemin.
La ĉefa orienta-okcidenta transporta akso de la provinco estas la aŭtoŝoseo Taraz-Biŝkeko-Balikĉi, kiu ligas la plej multajn urbojn de la provinco. La aŭtoŝosea sekcio okcidente de Biŝkeko estas parto de la eŭropa aŭtoŝoseo E40, loke konata kiel "aŭtoŝoseo M-39" (bazita laŭ la malnova sovetunia aŭtoŝoseo-numeriga skemo). La samaj nombroj aplikiĝas al la ŝoseo kiu daŭrigas nord-orienten el Biŝkeko al Almato, superpontante la riveron Ĉuj kaj forlasante la provincon survoje al Kazaĥio en la limpasejo Kordaj.
La sola fervoja linio en la provinco uzas la saman vojon Taraz-Biŝkeko-Balikĉi; ĝi estas kompare malmulte frekventata nuntempe.
Bazaj soci-ekonomiaj indikoj pri la provinco
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 763,900 (takso de la 1-a de januaro 2009)[1]
- laborpostenoj: 328,000 (2008) [2]
- Registritaj senlaboruloj: 7089 (на 2008)[3]
- eksporto: 248,1 milionoj da usonaj dolaroj (en 2008)[4]
- importo: 220,9 milionoj da usonaj dolaroj (2008) [5]
- Rektaj eleksterlandaj investoj en 2008: 66,2 milionoj da usonaj dolaroj [6]
Distriktoj de la provinco
[redakti | redakti fonton]La provinco estas administre dividita en 8 distriktojn, kaj la eksterdistriktan urbon Tokmok: [7] [8][9] La distrikto Ĉuj ĉirkaŭas la urbon Tokmok. La distrikto Alamudun xxirkaŭas la urbon Biŝkeko, kiu kiel menciite ne estas parto de la provinco sed sendependa provinconivela administra unuo. La sudokcidenta parto estas administrata kiel du eksklaboj de la distriktoj Ĝaijl kaj Panfilov; krome la distrikto Panfilov kovras la valon en la sudooriento kaj Ĝaijl la montojn en la nordo, okcidento kaj sudokcidento. La distriktoj ĉi-sube estas listigataj de oriento al okcidento:
Distrikto | Ĉefurbo | Loĝantaro (2006) |
---|---|---|
distrikto Kemin | Kemin | 50 900 |
distrikto Ĉuj | Ĉuj | 42 261 |
urbo Tokmok | Tokmok | 58 000 |
distrikto Isik-Ata | Kant | 125 856 |
distrikto Alamudun | Lebedinovka | 111 783 |
distrikto Sokuluk | Sokuluk | 136 543 |
distrikto Moskovskij | Belovodskoje | 81 812 |
distrikto Jaiyl | Kara-Balta | 94 428 (2009) |
distrikto Panfilov | Kainda (Каинда) | 40 451 |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ loĝantaro: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-18 .
- ↑ laborpostenoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2010-11-14. Alirita 2010-09-18 .
- ↑ senlaboruloj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2010-11-14. Alirita 2010-09-18 .
- ↑ eksporto: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-18 .
- ↑ importo: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-18 .
- ↑ investoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-18 .
- ↑ informo de la provinca registaro pri la distrikto Ĉuj (Чуйская областная госадминистрация: Чуйский район, ruse). Arkivita el la originalo je 2007-08-21. Alirita 2010-09-18 .
- ↑ informo de la provinca registaro pri la urbo Tokmok (Чуйская областная госадминистрация: Город Токмок, ruse). Arkivita el la originalo je 2007-08-27. Alirita 2010-09-18 .
- ↑ informo de la provinca registaro pri la provincaj distriktoj, ruse). Arkivita el la originalo je 2007-08-24. Alirita 2010-09-18 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- provincaj informoj en la retejo welcome.kg (ruse) Arkivigite je 2010-05-31 per la retarkivo Wayback Machine