Premio Pinokjo
Premio Pinokjo | ||
honorigo • award, award nominees, award recipients or award ceremony | ||
---|---|---|
Organizanto | Teramikoj internacie | |
Lando | Francio | |
Fondita en | 2008 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Premio Pinokjo estas premio disdonata ĉiujare de la franca organizaĵo Teramikoj por atentigi pri la malbonaj influoj de apartaj agadoj de francaj entreprenoj, kiuj tute kontraŭstaras la koncepton de daŭripovo.
Por denunci publike la diferencon inter "belaj paroladoj" unuflanke kaj la realo de agadoj de la entreprenoj aliflanke, la Teramikoj disdonas ĉiujare tri premiojn Pinokjo. La rilato al la fama ligna marioneto estas evidenta pro ties aparta persona koncepto pri vero:
- premio Pinokjo pri homaj rajtoj disdonata al la entrepreno, kiu agis plej evidente perfortante homajn rajtojn (inkluzive de rajtoj sociaj, salajraj kaj entreprenaj;
- premio Pinokjo pri medio disdonata al la entrepreno, kies agadoj havis plej gravan kaj malbonan efikon al la medio;
- premio Pinokjo pri verdigo (angle: "greenwashing") disdonata al la entrepreno, kiu uzis plej trompigeman kaj troigan sintenon rilate al siaj realaj agadoj.
Premioj 2009
[redakti | redakti fonton]7.4953 personoj voĉdonis en 2009. Pliaj detaloj rilate al la premio troviĝas sur la TTT-ejo de la premioj Pinokjo [1] Arkivigite je 2010-01-09 per la retarkivo Wayback Machine.
Kategorio | # | Nomo de la entrepreno | Voĉoj | Kialo |
---|---|---|---|---|
Homaj rajtoj | 1-a | Bolloré | 35% | Ekspluatado de la dungitoj en olepalmuja plantejo en Kameruno |
2-a | Crédit Agricole | 23% | Akcioj en entrepreno, kiu liveras armilojn al la birma junto | |
3-a | Pérenco | 22% | Ekspluatado de nafto en Peruo misatentante la rajtojn de la indiĝenaj popoloj | |
4-a | Michelin | 19% | Detruo de lokaj komunumoj en Niĝerio por kaŭĉukplantejoj | |
Medio | 1-a | Total | 45% | La plej granda kaj la plej danĝera naftoprojekto en Kazaĥujo |
2-a | Areva | 29% | Danĝera transporto de nuklea bruligaĵo MOX de Francujo al Japanujo. | |
3-a | BNP Paribas | 14% | ... | |
4-a | Société Général | 12% | ... | |
Verdigo | 1-a | EDF | 42% | ... |
2-a | France Betteraves | 30% | ... | |
3-a | Peugeot | 14% | ... | |
4-a | Herta | 13% | ... |
Premioj 2008
[redakti | redakti fonton]4.193 personoj voĉdonis en 2008. Pliaj detaloj rilate al la premio troviĝas sur la TTT-ejo de la premioj Pinokjo [2][rompita ligilo].
Kategorio | # | Nomo de la entrepreno | Voĉoj | Kialo |
---|---|---|---|---|
Homaj rajtoj | 1-a | Louis Dreyfus | 36% | Sklavigo kaj ekspluatado pro la produktado de etanolo en Brazilo. |
2-a | Suez | 32% | Privatigo de la administracio de akvo: netenitaj promesoj en Argentino. | |
3-a | Alstom | 18% | 50.000 personoj translokigitaj por la baraĵo de Merowe (Sudano). | |
4-a | Société Générale | 14% | Historia heredaĵo kaj 78.000 kurdoj minacitaj de la baraĵo de Ilisu (Turkujo). | |
Medio | 1-a | Areva | 48% | Tricastin: tre altriska instalaĵo |
2-a | Total | 29% | La forbruligo de gaso daŭrigas en Niĝerio, spite al la medio. | |
3-a | BNP Paribas | 14% | Financado de rusa nuklea centralo ĉe Belene en tertremema regiono (Bulgarujo). | |
4-a | Crédit agricole | 9% | Botnia: fabriko de paperpaŝto poluiga, kiu kaŭzis gravajn diplomatajn konfliktojn. | |
Verdigo | 1-a | Areva | 48% | Kampanjo: "Niaj energioj havas estontecon. Estonteco sen CO2". |
2-a | Total | 26% | Kampanjo: "Total partoprenas la kreskigon de novaj energioj". | |
3-a | Renault | 18% | Filmeto Renault Koleos "Himalajo". | |
4-a | CNIM | 9% | Kampanjo "Por savi mocarelon, ni subtenu rubaĵbruligon!". |