Poráč
Poráč, hungare Vereshegy [vereŝhedj], germane Rothenberg in der Zips estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Poráč | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Košice | ||
Distrikto | Spišská Nová Ves | ||
Poŝtkodo | 053 23 | ||
Aŭtokodo | SN | ||
Telefonkodo | 421-53-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 029 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 53 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°53′00″N 20°43′30″O / 48.883333°N, 20.725°O (mapo) Koordinatoj: 48°53′00″N 20°43′30″O / 48.883333°N, 20.725°O (mapo) | ||
Alto | 771 m s.m. | ||
Areo | 19 km² | ||
Horzono | UTC 1 (en somero 2) | ||
| |||
Poráč situas laŭ flankovojoj. Spišská Nová Ves troviĝas je 15 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1247, poste en 1358 laŭ tiama hungara ortografio "Veresheg". La germana loknomo aperis en 1471, la slava post 3 jaroj. Tiutempe oni minadis oron, arĝenton, kupron, poste ankaŭ feron kaj hidrargon. En la 17-a jarcento rutenoj pligrandigis la malpliiĝintajn loĝantojn. En 1787 loĝis tie 612 vilaĝanoj en 93 domoj, en 1828 1017 vilaĝanoj en 140 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Porács, poste ĝi rericevis sian originan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vereshegy 999 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Igló, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Poráč 1036 homoj, (688 slovakoj, 247 ciganoj, 84 rutenoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Demetrio de 1776, en 1905 la fronta parto klasikismiĝis
- kapelo el la 18-a jarcento
- skiejoj, somere ekskursejoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio