Saltu al enhavo

Politika sociologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Politika sociologio estas esplorkampo kiu temigas aspektojn de potenco kaj subpremo sur malsamaj niveloj de analizo, kaj kiel ili funkcias en socio. Politika sociologio traktas la manieron en kiu la distribuado de potenco estas aranĝita, ĝia ordo de prioritatoj kaj ĝiaj sekvoj dum tempo sur socio. Ĝi povas temigi diversajn sociologiajn unuoj, de familioj ĝis landoj.

Nuntempa politika sociologio inkluzivas, sed ne havas kiel limon, la studon de rilatoj inter ŝtato, socio kaj civitanoj.[1] Dum tipa enketodemando en politika sociologio povus esti: "Kial kelkaj usonaj aŭ eŭropaj civitanoj elektas voĉdoni?"[2] aŭ eĉ, "Kia diferenco estus se virinoj iĝas elektitaj?" [3] politikaj sociologoj nune demandas ankaŭ: "Kiel korpo estas ankaŭ loko de povo?",[4] "Kiel emocioj gravas al tutmonda malriĉo?" [5] aŭ "Kia diferenco faras kono al demokratio?" [6] Apero de politika sociologio ne signifas ke oni forgesu malnovajn temojn.

Tradicie estis kvar ĉefaj areoj por pristudo nome la jenaj:

  1. La socipolitika formado de la moderna ŝtato;
  2. "Kiu regas?" Kiel socia malegaleco inter grupoj (klaso, raso, sekso ktp.) influas politikon;[7]
  3. Kiel publika opinio, ideologioj, personecoj, sociaj movadoj kaj tendencoj for de la formalaj institucioj de politika povo tuŝas formalan politikon;
  4. Povaj rilatoj ene kaj inter sociaj grupoj (ekz. familioj, laborejoj, burokratoj, komunikiloj ktp.).[8]

Politika sociologio estas vidita kiel subfako de sociologio kaj politiko. en la fruaj tridekaj jaroj kaj en lumo de la sociaj kaj politikaj interrompoj kiuj okazis kun la pliiĝo de komunismo, faŝismo kaj Dua Mondmilito, tiu kampo disvolviĝis [9]. Multaj filozofoj kiel Alexis de Tocqueville, James Bryce, Robert Michels, Max Weber, Emile Durkheim kaj Karl Marx komprenis ke la centra fokuso en ĉi tiu kampo estas la elemento de potenco [10].

La difino donita de politikaj sociologoj al "potenco" varias laŭ la aliroj kaj koncipa kadro uzitaj en ilia esplorado. Tamen, la baza difino de "potenco" estas la kapablo influi aŭ kontroli homojn aŭ aliajn procezojn en la socia sfero. Politikaj sociologoj sugestas ke por kompreni potencon, socio kaj politiko devus esti studitaj kune kaj ne traktitaj kiel apartaj kampoj [11].

La evoluo de politika sociologio de la 1930-aj jaroj pluen okazis kiam homoj kun komunaj sciareoj de sociologio kaj politiko provis ekzameni la eblecon de ligado de la du kampoj de esploro [12]. Sociologio povas esti vidita kiel larĝa analizo de homa socio kaj la interrilatoj inter ĝiaj diversaj socioj. La fokuso estas ĉefe sur la rilato inter la homa konduto de la individuo kaj socio. Politika scienco aŭ politiko kiel esplorkampo situas ene de tiu difino de sociologio kaj foje estas konsiderita evoluinta subfako de sociologio, sed ĝi estas vidita kiel sendependa esplorkampo pro la amplekso de la scienca laboro farita en ĝi. Politiko ofertas kompleksan difinon kaj oni devas rimarki, ke la signifo de la vorto "politiko" estas subjektiva kaj submetata al la interpreto kaj kunteksto de la aŭtoro. Tiel oni komencis esplori registarajn instituciojn, publikan politikon, ekonomikon en potenco-rilatoj [13].

Politika sociologio akiris rekonon inter figuroj kiel ekzemple Mosca kaj Pareto, kiu ekkomprenis ke politikistoj kaj politiko ne funkciigas en socia vakuo, kaj socio funkciigas ekstere de politiko. Ĉi tiu estas la punkto kie politika sociologio komencas temigi la rilaton inter socio kaj politiko [13].

Multaj verkoj montras aspektojn de politika sociologio, de la verkoj de Comte kaj Spencer ĝis aliaj figuroj kiel ekzemple Durkheim. Aldone al tio, la korpo de verkaro de Karl Marx kaj Max Weber estas konsiderata la koncipa fundamento de ĉi tiu kampo [13].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nash, K.. (2010) Contemporary Political Sociology. Oksfordo: Wiley-Blackwell.
  2. Piven, F.. (1988) Why Americans Don't Vote: And Why Politicians Want it That Way. Pantheon. ISBN 0-679-72318-8.
  3. A. Phillips. (1991) Engendering Democracy. Cambridge: Polity.
  4. R. Sassatelli (2011) 'Body Politics' in E. Amenta, K. Nash kaj A. Scott (eld) The Wiley-Blackwell Companion to Political Sociology, Oxford: Wiley-Blackwell
  5. K. Nash (2008) 'Global citizenship as show business: the cultural politics of Make Poverty History' Media, Culture and Society 30/1 <http://eprints.gold.ac.uk/94/>
  6. B. De Sousa Santos et al. (2007) Another Knowledge Is Possible: Beyond Northern Epistemologies (Reinventing Social Emancipation: Toward New Manifestos), London: Verso
  7. Domhoff G. William. Power Structure Research and the hope for Democracy. Adam Schneider, April 2005. Web Retrieved 29 Sept. 2009. Arkivigite je 2011-07-15 per la retarkivo Wayback Machine.>
  8. Buzzell,Timothy, Betty A. Dobratz,and Lisa K. Waldner."The Politics of Social Inequality." 14 Mar. 2001. Web. 29a Sept 2009. Arkivigite je 2012-07-09 per Archive.today>
  9. Reinhard Bendix, Seymour M. Lipset, Political Sociology: An essay with special reference to the development of research in the United States of America and Western Europe, Current Sociology 6, 1957-06-01, p. 79–99 doi: 10.1177/001139215700600201
  10. Ann P. Kryzanek, Sociological Approaches: Old and New in Political Sociology, New York: Palgrave Macmillan US, 2010, p. 81–96, ISBN 978-0-230-11261-2.
  11. Michael Rush, An introduction to political sociology, London : Nelson, 1971, ISBN 978-0-17-138035-4
  12. Lewis A. Coser, Political sociology; selected essays, New York, Harper & Row, 1967, ISBN 978-0-06-131293-9
  13. 13,0 13,1 13,2 Elisabeth Stephanie Clemens, What is political sociology?, 2016, ISBN 978-0-7456-9160-2.

Vidu ankaǔ

[redakti | redakti fonton]