Poá
Poá | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Sudorienta regiono | ||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||
Mezoregiono | Metropolitana de São Paulo | ||
Mikroregiono | Mogi das Cruzes | ||
Fondita | 1-a de januaro 1949 | ||
Telefonkodo | 11 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 113 793 (2015) [ ] | ||
Loĝdenso | 6 504 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 32′ S, 46° 21′ U (mapo)-23.528611111111-46.345Koordinatoj: 23° 32′ S, 46° 21′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 822 m | ||
Areo | 17,5 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Poá [ ] | |||
Poá, oficiale Estância Hidromineral de Poá respektive simple portugale Município de Poá), estas municipo, kuracloko kaj urbego en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Mogi das Cruzes. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 113 793 loĝantoj sur areo de 17,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 504 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 73 362. La teritorio havas komunan limon kun Itaquaquecetuba, San-Paŭlo, Ferraz de Vasconcelos kaj Suzano.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Poá situas en altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. San-Paŭlo (urbo) troviĝas 34 km. La najbaraj municipoj estas San-Paŭlo, Ferraz de Vasconcelos, Itaquaquecetuba kaj Suzano.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1970 la industria produktado estis malpermesita, ĉar Poá estis deklarita kuracloko. La akvo ekstraktita de Fonte Áurea, aŭ la Fonto de Oro, estas vendita ĉie en Brazilo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Depost 1970 parto de la industrio restis plu (elektraj kabloj, aŭtoŝtofoj), tial nuntempe dominas la servoj kaj turismo. Ekzistas ankaŭ hortikultura agado en kamparaj lokoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Poá situas en subtropika klimato. Averaĝe jare pluvas po 1475 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter oktobro kaj marto pli ofte, ol en la ceteraj monatoj. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C, ĝi averaĝa varias inter 14-21 °C.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Teófilo Otoni, Brazilo