Plantago granda
granda plantago, Plantago major | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
granda Plantago (Plantago major)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
granda plantago Plantago major | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Granda plantago (Plantago major) estas plantspecio en la familio de la Plantagacoj (Plantaginaceae). Ĝi estas planto, kiu kreskas apud stratoj, placoj, paŝtejoj kaj agroj.
La granda plantago kreskas kiel multjara herba planto kaj atingas altokreskon inter 3 kaj 25 cm. Ĝi formas rizomon kiel rezervorgano.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La folioj, kiuj staras en baza folirozedo, estas kuleroformaj kaj granda kiel mano. La simpla foliplato estas ovforma ĝis elipta kaj kalva ĝis dense harhava.
La planto floras de junio ĝis oktobro. Terminale sur senfolia florartigo staras vertikala spika floraro. La floroj estas senodoraj. La verdecaj ĝis blankaj filamentoj estas ĉ. 2 mm longaj kaj renvese ovoformaj. La polenoj estas disvastigataj de la vento.
La frukto havas ofte 6 ĝis 30, malofte ĝis 46 semojn.
La kromosomnombro estas ĉe ĉiu tri subspecioj 2n = 12.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La granda plantago estas somerverda hemikriptofito kaj rosetplanto kun florŝosoj el la foliakseloj kaj tirradikoj. La planto havas pivotradikon.
La antaŭinaj floroj estas polenigitaj per la vento. La planto floras de junio ĝis oktobro.
La fruktoj havas po ses ĝis 12 semojn por kapsulo. La planto estas disigata de vento kaj bestoj. La diasporoj gluiĝas per gluaj semoj ĉe bestaj kruroj, ŝuoj kaj radoj. La fruktomatureco okazas inter julio kaj septembro. La semoj estas lum- kaj malvarm-ĝermantoj.
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]Origine el Eŭropo, la specio nun kreskas tutmonde. La granda plantago kaj la malgranda plantago estas plantoj, kiuj eltenas surpaŝojn. Ĝi iam venis kun la eŭropaj setlantoj al Nordameriko. Kaj indianoj nomis la planton „piedspuroj de la blankuloj“.
Tiu planto estas tre rezistopova. Ĝi kreskas en pavimaj fendoj kaj sur ofte surpaŝita gazono. Ĝi estas ankaŭ malmulte sentiva kontraŭ salo.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas tri subspecioj, kiuj kelkfoje estas konsiderataj ankaŭ kiel apartaj specioj:
- ordinara granda plantago (Plantago major subsp. major) estas la subspecio kun la plej grandaj folioj kaj 5 ĝis 9 folivejnoj.
- salherbeja granda plantago (Plantago major subsp. winteri (WIRTGEN) LUDWIG) kun trivejna foliplato. Ĝi kreskas sur salherbejoj kaj ĉe kalifosejoj.
- multsema granda plantago (Plantago major subsp. intermedia (DC.) ARCANG., Syn.: Plantago uliginosa F.W.SCHMIDT), nomata ankaŭ malgranda plantago, estas subspecio kun pli mallarĝaj folioj, 3 ĝis 5 folivejnoj kaj multe da semoj. Ĝi kreskas ĉe argilaj, siltaj kaj sablaj riverbordoj.
Medicina efiko
[redakti | redakti fonton]La granda plantago estas vaste disvastigita kuracplanto. Ĝi enhavas ŝlimsubstancojn (polisaĥaridoj), iridoido, glikosidoj, precipe aŭkubino,[1] amaraj substancoj, taninoj, polifenoloj kaj aliaj efikantoj).[2] Suko kaj kaĉo el la folioj efikas kontraŭinflame kaj plibonigas la resanigon.[3] El novaj studoj oni scias, ke la planto havas kontraŭvirusan kaj imunmodulan efikon[4]. La suko estis uzata en la popola medicino por kuraci inflamon de la stomaka mukozo, stomakan ulceron kaj duodenan ulceron, diareon, irititan inteston, sangadon de la urina sistemo, spirkataro kaj insektaj pikoj. Ne ĉiam la efiko estas pruvebla.
Manĝebleco
[redakti | redakti fonton]La junaj folioj estas manĝeblaj kiel salato. Maljunaj folioj povas esti uzataj en unupotaĵoj. La folioj enhavas kalcion kaj aliajn mineralojn, kaj 100 g de plantago enhavas la saman kvanton de vitamino A kiel karotoj. La semoj povas esti uzata kiel surogato de faruno, sed ili estas tre malgrandaj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ G. H. Schmeler, A. Gurib-Fakim: Plant resources of tropical Africa. 11. Medicinal plants: 1. Backhuys, Leiden 2008, ISBN 978-90-5782-204-9, S. 463, Google Buch BuchID=7FJqgQ3_tnUC paĝo 463.
- ↑ Marina Bährle-Rapp: Springer Lexikon Kosmetik und Körperpflege. 4. überarbeitete und erweiterte Auflage. Springer Medizin, Heidelberg 2011, ISBN 978-3-642-24687-6, S. 450.
- ↑ Muhammad Zubaira, Anders Ekholm, Hilde Nybom, Stefan Renvert, Cecilia Widen, Kimmo Rumpunen: Effects of Plantago major L. leaf extracts on oral epithelial cells in a scratch assay. In: Journal of Ethnopharmacology. Band 141, Nr. 3, 2012, S. 825–830, COI:10.1016/j.jep.2012.03.016, PMID 22465512.
- ↑ Lien-Chai Chiang, Wen Chiang, Mei-Yin Chang, Chun-Ching Lin: In vitro cytotoxic, antiviral and immunomodulatory effects of Plantago major and Plantago asiatica. In: The American journal of Chinese medicine. Band 31, Nr. 2, 2003, S. 225–234, COI:10.1142/S0192415X03000874, PMID 12856861.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verbreitung auf der Nordhalbkugel aus: Eric Hultén, Magnus Fries: Atlas of North European vascular plants. 1986, ISBN 3-87429-263-0 bei Den virtuella floran. (schwed.)
- Thomas Meyer: Breit- Wegerich Datenblatt mit Bestimmungsschlüssel und Fotos bei Flora-de: Flora von Deutschland (alter Name der Webseite: Blumen in Schwaben)
- Steckbrief von Plantago major.
- Die Pflege des Breitwegerich im Garten oder als Topfpflanze[rompita ligilo]