Piasabo
Piasabo | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ao centro, Attalea funifera
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Attalea funifera (Mart. ex Spreng. | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Piasabo estas nomo de du palmospecioj (Attalea funifera kaj Leopoldinia piassaba) kies fibroj estas uzataj en la fabrikado de balailoj, manmetiaĵoj kaj barakaj kovraĵoj. Attalea funifera estas specio de piasabo endemia de Atlantika Arbaro en Bahio, Brazilo[1] kaj Leopoldinia piassaba estas specio endemia de la amazonia regiono. Ĝia nomo havas etimologian originon en la tupia lingvo, signifanta "fibroplanto", pro sia karakteriza tigo. [2]
Ĝi havas cilindran stipon kiu komenciĝas de la subgrundo ĝis 15 metroj de alteco, vertikalaj folioj, malhelverdaj. La malmola kaj fleksebla fibro estas ĉerpita de la randoj de la petioloj kaj estas ĝenerale uzata en la fabrikado de balailoj kaj penikoj de bonega kvalito. Ĝiaj semoj, siavice, donas vegetaĵan eburon.[3]
Ĉi tiu palmo unue estis menciita en la letero de Pero Vaz, en kiu la faktoj, kutimoj kaj specioj trovitaj dum la periodo de malkovro de Brazilo en 1500 estis registritaj sen esti priskribita ĝia uzo, nur ĝia ekzisto. Dum la brazila kolonia periodo, navigistoj serĉis fibrojn de diversaj lokoj por fabriki ŝnuregojn uzitajn por ligado de ŝipoj, ĉar ili estas pli sekuraj.[4]
Familio
[redakti | redakti fonton]Piasabo estas monokotiledona planto apartenanta al la familio de Arekacoj, (eks Palmae). La familio inkluzivas 183 genrojn kun ĉirkaŭ 2600 priskribitaj specioj.[5].
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La vorto piasabo ( Piaçaba) originas de la tupi-gvarania pyá-açaba kaj signifas, en la tupia lingvo, la streĉon de la zono, la bandaĝon.[6]
Morfologiaj karakterizaĵoj[3]
[redakti | redakti fonton]- Palmo: povas esti ĝis 15 metroj alta;
- Tigo: ĝi estas karakterizita per esti cilindra kaj havi diametron de 30 cm en sia plenkreska fazo.
- Folioj: rektaj kun iomete kurba pinto. Ili povas mezuri naŭ metrojn en longo.
- Floroj: ili estas multaj, malgrandaj kaj flavecblankaj, la petaloj en aretoj de miksitaj, inaj kaj masklaj floroj.
- Frukto: verdeta ĝis ora koloro, 10 ĝis 15 cm longa kaj 5 ĝis 9 cm en diametro, kun glata kaj malmola ŝelo, mola, blankeca kaj iomete olea pulpo.
- Semo: ĝi havas blankan internon, kovritan de rigida bruna tavolo.
Kultivado
[redakti | redakti fonton]Attalea funifera troveblas facile laŭ la brazila marbordo, kutime en restingaj areoj, kie ĝi ekzistas abunde. Ĉi tiu specio de piasabo kreskas ĝuste en sedimentaj kaj sablaj terenoj. Ili povas aperi ankaŭ en grundoj kun malalta argila koncentriĝo, kondiĉe ke ili estu akvotraireblaj. Ili ne okazas en argilaj aŭ inunditaj grundoj. Ĝi spontane vegetas en la transiraj regionoj inter la marborda strio kaj la pli kompaktaj grundaj regionoj, vegetante pli bone en sablecaj, malpezaj kaj profundaj grundoj. Unu el la gravaj karakterizaĵoj estas, ke ĝi estas planto bone adaptita al grundoj kun malalta natura fekundeco, konsiderata netaŭga por aliaj kultivaĵoj.[7] Attalea funifera disvolviĝas abunde en la ĉemaraj malatebenaĵoj suda de Bahio kaj norde de Sankta Sperito, sed ĉefe en la kamparoj de Santa Cruz, Belmonte kaj Porto Seguro, en Bahio, kie palmoj formas verajn arbarojn.[8] Leopoldinia piassaba, aliflanke, estas specio de piasaba endemia de la baseno de Rio Negro, ŝtato Amazono.[9]
La plantejoj estas spontanaj kaj povas esti samloke en malsamaj stadioj de vegetativa disvolviĝo, konkurencante kun aliaj specioj. Se plantita laŭ kriterioj kaj racio, ĝi komencas produkti ekde la dek-kvara semestro.[4] Iam ekzistas teknikaj plantejoj kies celo estas komerca espluatado.
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Piasabo el Bahio, ekzemple, estas ĉefa kontribuanto al la ekonomia daŭripovo de komunumoj, kiuj uzas ĝin kiel krudmaterialon por fari manmetiaĵojn. En la lastaj jaroj, ĉi tiuj produktoj estis venditaj de privataj kompanioj kaj publikaj institucioj, alportante pli grandan socialan perspektivon al la komunumo.
La ekonomia graveco de piaçaveira estas ĝuste en la ekstraktado kaj industriigo de ĝiaj fibroj, reliefigante la uzon de ili por la fabrikado de balailoj kaj penikoj, ekzemple.[4] Dum kelkaj jarcentoj, la uzo de fibroj estis limigita ekskluzive al ŝipligejoj (plifortigitaj ŝnuroj) por ŝipoj pro ilia fleksebleco kaj alta rezisto al saleco.[7]
La ĉefa produkto de piasabo estas fibro, tamen ekzistas kromproduktoj. Ili estas , pajlo, kokoso kaj semoj. La semoj povas esti uzataj en la kosmetika industrio, havante kiel krudaĵon la fajnan oleon ĉerpitan el la kerno. La fruktoj, krom la uzo de plantidoj por la reakiro de degraditaj areoj kaj la ekspansio de kultivitaj areoj, elstaras kiel bonega alternativo por uzo kiel lignokarbo (inkluzive malnovajn kaj ruinigitajn fruktojn) por ŝtalaj industrioj kaj karbo aktivigita por akva filtrilo.[7] La piasabo ofertas, krom fibro, grandan kvanton da fruktoj. La pulpo povas esti uzata por fari farunon, ekzemple, dum la kerno estas bonkvalita karbo.[10]
Fibro ankaŭ estas uzata en strataj purigaj aŭtobrosoj. Fremdlandoj importas piasaban fibro por produkti skanan ekipaĵon. Usono kaj Rusio, ekzemple, uzas piasaban fibron en ekipaĵo por balai neĝon.[4] Aldone, piasaba fibro ĉerpita de Leopoldinia piassaba, konata kiel piasabo el Pará, estas uzata por penikoj, balailoj, ĉapeloj kaj korboj.[9]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Avelar. Utilização de fibras de piaçava (Attalea funifera) na preparação de carvões ativados. Universidade Federal de Lavras (2008). Alirita 10a de Julio 2018 .
- ↑ “Piaçava - Dicionário Ilustrado Tupi Guarani”, Dicionário Ilustrado Tupi Guarani.
- ↑ 3,0 3,1 Um pé de quê? - Guia Visual. Arkivita el la originalo je 2018-07-05. Alirita 2018-07-04 .
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Piaçava. Arkivita el la originalo je 2018-07-16. Alirita 2018-07-04 .
- ↑ Arecaceae — The Plant List (angle). Arkivita el la originalo je 2017-06-18. Alirita 2021-02-28 .
- ↑ Ciberdúvidas/ISCTE-IUL. Sobre a etimologia e a grafia de piaçaba - Ciberdúvidas da Língua Portuguesa. Alirita 2018-07-09 .
- ↑ 7,0 7,1 7,2 Guimarães. Piaçava da Bahia: do extrativismo à cultura agrícola. Universidade Estadual de Santa Cruz (2012). Alirita 4-a de Julio 2018 .
- ↑ Danusa. Plantas Medicinais Brasileiras: Piaçava é uma fibra têxtil brasileira (dimanĉo, 30-a de oktobro 2011). Alirita 2018-07-10 .
- ↑ 9,0 9,1 Leopoldinia piassaba - Palmpedia - Palm Grower's Guide (angle). Alirita 2018-07-12 .
- ↑ Você conhece piaçava? (Equipe Técnica Rural) | Técnica Rural.
Eksteraj ligiloj kaj noto
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Piaçava en la portugala Vikipedio.