Petrus de Crescentiis
Petrus de Crescentiis | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Piero de Crescenzi | ||
Naskiĝo | 1230 en Bolonjo | |
Morto | 1321 en Bolonjo | |
Tombo | Baziliko de Sankta Dominiko vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto agronomo botanikisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Ruralium commodorum opus ❦ Le rustican du labour des champs vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Petrus de Crescentiis ankaŭ Pietro de Crescentzi (nask. 1230/1233; m. 1320/1321 en Bolonjo) estis aŭtoro en la kampo de agrikulturo kaj botaniko.
Vivo kaj efiko
[redakti | redakti fonton]Pietro de Crescentiis devenas el estimata familio en Bolonjo. Li studis logikon, natursciencojn, medicinon kaj juron ĉe la Universitato de Bolonjo. Post diplomitiĝo, li laboris por pluraj urboj en Norda Italio kiel juristo. Li retiriĝis en 1299 al sia bieno por sin dediĉi al literaturaj studoj de agrikulturo kaj botaniko. Lia granda verko, Ruralia Commoda estis verkita en ĉirkaŭ 1305. La verko traktas ĉefe agrikulturon kaj botanikon. Ĝi estis unue tradukita en la dua duono de la 15-a jarcento en la germana, de 1493 ĝi aperis en freŝa traduko, sekvita de kvar represado ĝis 1531. Ĝi estas la ununura konata germanlingva traktaĵo de la mezepoko, kio klarigas la uzon de la apra lanco.
Estim-taksono
[redakti | redakti fonton]Carl von Linné nomumis je estimo de li la genron Crescentia de la planta familio bignoniacoj (Bignoniaceae).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Incipit liber ruralium comodorum, 1471
- Liber ruralium commodorum, 1474
- Ruralia commoda, 1474
- Ex Electorali Bibliotheca Sereniss. Vtrivsq Bavariae Dvcvm, 1493
- zu teutsch mit figuren, 1495
- De Agricultura, 1505
- De agricultura, 1511
- Das Büch von pflantzung der äcker Boum und aller Krüter, 1512
- Le livre des prouffitz champestres et ruraulx, 1529
- De agricultura, 1538
- De omnibus agriculturae, 1548
- Trattato dell'agricoltura, 1605
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Skanaĵo de Ruralia commoda
- Skanaĵo de la germana eldonaĵo Vom Ackerbaw, Erdtwucher und Bawleüten