Petrová
Petrová | |
germane: Petershau, hungare: Végpetri | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Petrová | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Bardejov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo Makovica |
Rivero | Kamenec |
Situo | Petrová |
- alteco | 449 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 23′ 08″ N 21° 07′ 26″ O / 49.38556 °N, 21.12389 °O (mapo) |
Areo | 14,3 km² (1 430 ha) |
Loĝantaro | 777 (31.12.2011) |
Denseco | 54,34 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1414 |
Plej facila aliro | al Frička |
Horzono | MET (UTC 1) |
- somera tempo | MET (UTC 2) |
Poŝtkodo | 086 02 |
Telefona antaŭkodo | 421-54 |
Aŭtokodoj | BJ |
NUTS | 519715 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Petrová (Bardejov District) | |
Retpaĝo: www.obecpetrova.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Petrová (hungare Végpetri rutene Пітрова [pitrova], germane Petershau [peterŝaŭ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Petrová situas laŭ la pola landlimo (sen trairejo), laŭ flankovojoj. Bardejov troviĝas je 18 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1414. En 1427 15 familioj pagis impostojn. En 1600 oni komputis tie 15 domojn. En 1720 16 familioj impostis kaj 2 muelejoj funkciis. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa. En 1828 526 vilaĝanoj loĝis en 69 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Pitrova, poste ĝi ricevis hungarecan nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Végpetri 432 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Bardejov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Petrová 597 homoj, (380 slovakoj, 102 ciganoj kaj 69 rutenoj).