Peña de los Enamorados
Peña de los Enamorados | |||
---|---|---|---|
monto • roko | |||
Alteco |
878 m | ||
Geografia situo | 37° 4′ N, 4° 29′ U (mapo)37.06777778-4.49Koordinatoj: 37° 4′ N, 4° 29′ U (mapo) | ||
| |||
Monda heredaĵo | |||
Olivarboj, malproksime industria areo kaj fone Roko de la Enamiĝintoj. | |||
Lando | Hispanio | ||
Tipo | Kulturo | ||
Kriterioj | i, iii, iv | ||
Fonto | 1501-003 | ||
Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | ||
Geografia situo | 37° 4′ 4″ N, 4° 29′ 24″ U (mapo)37.06777778-4.49 | ||
Registra historio | |||
Registrado | 2001 (25-a sesio) | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||
Peña de los Enamorados ("Roko de la Enamiĝintoj") estas monto, kalkŝtona rokego, kiu situas proksime al la municipo Antequera, provinco Malago, Andaluzio, Hispanio. Ĝi atingas alton de 880 metroj super marnivelo kaj ĝi situas proksime de la ŝoseo A-92 kaj la malnova N-342. Ĝia surfaco kiel pejzaĝo de kultura intereso kovras 117 hektarojn. Pro sia karakteriza formo kiu similas la profilon de la vizaĝo de homo, ĝi ankaŭ estas nomita "La indiano" (El indio) [1].
En 2011, parto de la monto kun areo de 1 170 hektaroj estis indikita kiel protektita areo kiel "Kultura Intereso" (Bien de Interés Cultural) de Andaluzio. En 2016, ĝi estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko sub la nomo " La Dolmenejo de Antequera", kune kun la apudaj dolmenoj: la dolmeno Menga, la dolmeno Viera, la El Romeral tholos kaj la natura loko Torkalo (El Torcal). Tiuj kvin lokoj formas gravan komplekson rilatigita kun la kulturo de la neolítiko [2] [3].
Ĉe la roko mem estas pluraj arkeologiaj kuŝejoj de diversaj epokoj, el Paleolitiko antaŭen.
Pro sia karaktera morfologio, ĉar la roko similas al kapo de kuŝanta virino, ĝia nomo devenas de landlima legendo de malfrua Mezepoko, laŭ kiu islamanoj venkis en batalo kontraŭ la kristanoj kaj kaptis kristanan komandanton. La filino de la islama reĝo vizitis la malliberejon kaj kiam ŝi vidis la kristanan kaptiton, ili reciproke enamiĝis kaj fuĝis kune. La islama reĝo malkovris ilian fuĝon kaj persekutis ili tra la roko. La enamiĝintoj alvenis al la pinto kaj vindinte sin sen alternativo, ili lanĉis sin al abismo en lasta brakumo. La tragedia morto de la gejunuloj utilis por repacigi ambaŭ popolojn post tiom da bataloj.
Sur la montopinto estas ŝtona statuo de brakumitaj junuloj klinitaj al la ravino, kaj oni diras, ke dum la sunsubiro la sunlumo donas al la roko ruĝecajn nuancojn, kaj tio estas okazigita pro la sano de ambaŭ junuloj.[4] La humanisto kaj novlatina poeto de Antequera nome Juan de Vilches rakontis la legendon de la roko en sia verko De rupe duorum amantium apud Antiquariam sita (Sevilo, 1544).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ José Luis Trujillo Rodríguez, Peña de los Enamorados. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2024-11-02 .
- ↑ Sitio de los Dólmenes de Antequera en la Lista del Patrimonio Mundial de UNESCO, la 12-an de aŭgusto 2016
- ↑ Crucial new data on the origin of the Dolmens of Antequera, a World Heritage Site https://www.sciencedaily.com/releases/2018/06/180628120046.htm
- ↑ Melgar, Vanessa;, Guerrero Antonio J. (5a de decembro 2015). «La historia de amor tras la Peña de los Enamorados». Diario SUR. Konsultita la 12an de aŭgusto 2016.