Peña Vieja
Peña Vieja | |
monto | |
Peña Vieja kaj Peña Olvidada
| |
Lando | Hispanio |
---|---|
Regiono | Kantabrio |
Distrikto | Liébana |
Montaro | Kantabra Montaro |
Situo | Centra Masivo de Picos de Europa |
- alteco | 2 617 m s. m. |
- koordinatoj | 43° 10′ 29.89″ N 4° 48′ 30.50″ U / 43.1749694 °N, 4.8084722 °U (mapo) |
Unua grimpo | Saint Saud Cosme Soberón Jerónimo Prieto |
- dato | 9-a de julio 1890 |
Situo enkadre de Hispanio
| |
Vikimedia Komunejo: Peña Vieja | |
Mise konsiderita plej alta monto de Kantabrio |
Peña Vieja [penjaBJEĥa] (hispane, "malnova monto") estas monto en la centra masivo de la montaro Picos de Europa, en Kantabrio (Hispanio).
Orografio
[redakti | redakti fonton]Pro ties alteco, 2.617 metroj super la marnivelo, ĝi estas la plej alta monto, kiu situas plene en la aŭtonoma komunumo Kantabrio. En la pasinteco oni konsideris ĝin la plej alta monto en Kantabrio, sed la plej alta estas Torre Blanca, en la limo inter Kantabrio kaj Leono.[1]
Surgrimpado
[redakti | redakti fonton]La unua surgrimpinto estis Saint Saud, akompanite de Cosme Soberón kaj Jerónimo Prieto la 9-an de julio 1980. Ĝi estas unu el la plej facile surgrimpeblaj montoj en Picos de Europa pli altaj ol 2.600 metroj. Surgrimpado estas pli facila ankaŭ se oni uzas la tre proksiman telferon de Fuente Dé (per ĝi oni atingas altecon de 1.834 metroj).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dosiero kaj bildaro pri Peña Vieja en Mendikat Arkivigite je 2014-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mendikat: Torre Blanca (2.619 m). Arkivita el la originalo je 2014-01-15. Alirita 2014-01-13 .