Saltu al enhavo

Paula Rego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paula Rego
Persona informo
Maria Paula Figueiroa Rego
Naskonomo Maria Paula Figueiroa Rego
Naskiĝo 26-an de januaro 1935 (1935-01-26)
en Lisbono
Morto 8-an de junio 2022 (2022-06-08) (87-jaraĝa)
en Londono
Tombo Hampstead Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj portugalaangla vd
Ŝtataneco Portugalio
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Slade School of Fine Art (en) Traduki
Saint Julian's School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 6
Profesio
Okupo pentristo
gravuristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado, figura arto, paŝtelaĵo, gravurado kaj grafiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1956–2022 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Studio de Paula Rego (2007)
Casa das Histórias Paula Rego, Cascais

Paula REGO (plennome Maria Paula Figueiroa Rego) (naskiĝis la  26-an de januaro 1935(nun 1935-01-26) en Lisbono, mortis la 8-an de junio 2022 en Londono), estis portugala-brita pentristino, ordenita fare de la Portugala Registaro kaj Reĝino Elizabeto la 2-a.

Biografieto

[redakti | redakti fonton]

Paula Rego naskiĝis en Lisbono en familio riĉiĝinta dum la jaroj de la reĝimo de Salazar, kiu eble estis unua influo por ŝiaj postaj karakteroj, sinistraj kaj dominaj. Ŝi estis sendita por studi en St Julian's School, en Carcavelos, Portugalio antaŭ ol eniri la Slade School of art kie ŝi renkontis kolegan artiston Victor Willing, kun kiu ŝi edziniĝis. Ambaŭ dividis sian tempon inter Portugalio kaj Anglio ĝis 1975, kiam ŝi definitive translokiĝis al la Britaj Insuloj. En 1988 Willing mortis post jaroj da suferado de multloka sklerozo. Bopatrino de Ron Mueck, tio influis lin por moviĝi de lia laboro en specialefektaj kompanioj al arto ene de galerioj. En 1989 ŝi estis listigita por la Turner-premio kaj en 2005 ŝi ricevis la gradon de honora doktoro fare de la Universitato de Oksfordo.

Ŝiaj unuaj verkoj datiĝas el la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, en novdadaisma aŭ neformala stilo. Ŝi miksas malsamajn teknikojn kun pentrado kaj kolaĝo, ludas kun infanecaj, fetiĉismaj kaj traŭmataj bildoj. Tiuj estus fundamentaj en ŝia matura stilo. Ŝi estis parto de The London Group, kun kiu ŝi partoprenis grupekspoziciojn kune kun artistoj de la staturo de David Hockney kaj R.B. Kitaj. Rego evoluigis pli ilustran kaj metaforan stilon. Rilata al Francis Bacon kaj Lucian Freud sed forte influita fare de Beatrix Potter kaj ŝiaj fabellibroj.

Ŝia laboro ofte prezentas sinistran flankon, akcentante malbonvolan dominadon kaj subfosadon de la natura ordo. Ĝi traktas polemikajn sociajn realaĵojn, ekzemplo estus Triptych (1998) pri la temo de aborto, nuntempe en la Abbot Hall-kolekto en Kendal. La stilo de Rego foje estas komparita kun komikaj ilustraĵoj. Kiel en bildstrioj, bestoj ofte estas prezentitaj en homaj roloj kaj situacioj. Ŝiaj lastaj verkoj montras pli realisman stilon, sed foje la bestaj referencoj daŭras, la serio Dog Woman de 1990 ekzemple, en serio de paŝtelpentraĵoj ŝi reprezentas virinojn en malsamaj hundopozoj (bojado ĉe la luno ktp).

Rego ankaŭ pentris portreton de Germaine Greer, kiu estas konservita en la Nacia Portretgalerio en Londono, same kiel la oficialan portreton de la portugala prezidanto Jorge Sampaio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]