Paula Braun
Aspekto
Paula Braun | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Braun Paula |
Naskiĝo | la 22-an de majo 1881 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 24-an de aprilo 1962 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | muzikinstruisto pianisto |
Paula Braun [braŭn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Braun Paula estis hungara pianisto, instruisto, altlerneja instruisto.
Paula Braun [1] naskiĝis la 22-an de majo 1881 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de aprilo 1962 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Paula Braun devenis el juda familio. Ŝi frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris pianistan diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto. Ŝia plej grava instruisto estis Árpád Szendy. Ŝi plulernis ankaŭ en Berlino, poste ŝi estis asistanto de Árpád Szendy. En 1906 ŝi faris eŭropan turneon kun Ilona Durigó. Inter 1920 kaj 1945 ŝi instruis en muzika mezlernejo, inter 1945-1962 en la Muzikakademio. Ŝi inventis diversaĵojn pri piano.
El ŝiaj inventoj
[redakti | redakti fonton]- A kéztartás és billentés módszere (1908)
- Ujjtornakészülék (1918)
- Legelső tanulmányok zongorára külön és két kézre (1912)
- Kottaépítő szekrény 1930-aj jaroj - prezentita en Vieno kaj Parizo
- Die ersten 18 Klavierlektionen (1932)
- Előtanulmányok a naponta használatos skála, oktáva és akkordgyakorlatainkhoz
- Billentyűzetet hét oktáv hangterjedelemmel gyermekalkatra