Saltu al enhavo

Patrice Leconte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrice Leconte
Persona informo
Patrice Leconte
Naskonomo Patrice Claude François Leconte
Naskiĝo 12-an de novembro 1947 (1947-11-12) (77-jaraĝa)
en 20-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques (en) Traduki (1967–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Patrice Leconte
Profesio
Okupo aktoro
kartunisto
filmaktoro
televida reĝisoro
filmreĝisoro
scenaristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1977– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patrice LECONTE (12a de novembro 1947, Parizo) estas franca reĝisoro, scenaristo, desegnisto kaj verkisto.

Li famiĝis kiel scenaristo/reĝisoro dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj per pluraj popularaj komedioj luditaj de la trupo Splendid: nome Les Bronzés (1978) kaj Les Bronzés font du ski (1979). Li relaboras kun ili 25 jarojn poste en Les Bronzés 3 (2006).

Li diversiĝis kaj realigis plurajn filmojn laŭditajn de la kritikistaro: nome la dramkomedio Tandem (1987), la dramo Monsieur Hire (1989), Le mari de la coiffeuse (1990), La fille sur le pont (1999), kiuj estis ĉiuj nomumitaj al la premioj César en la kategorio de plej bona reĝisoro.

Finfine lia komedio Ridicule, en 1996, havigis al li la premiojn César de plej bona reĝisoro kaj la BAFTA de de plej bona filmo en fremda lingvo en 1997. En 2000 li faris La veuve de Saint-Pierre.

Dum la 2010-aj jaroj, li faris la dramkomedion Voir la mer (2011), kiu havigis al li la premion oran Swann de plej bona reĝisoro kaj sian unuan animacian filmon, nome Le magasin des suicides (2012).

  • Moments d’égarement (noveloj), ill. de Blutch, coll. «C'est pour offrir», Casterman, 2003
  • Les Femmes aux cheveux courts, Albin Michel, 2009
  • Riva Bella, Albin Michel, 2011
  • Reculer pour mieux sauter, kun David d'Equainville, Flammarion, 2012
  • Le Garçon qui n'existait pas, Albin Michel, 2013
  • Louis et l'Ubiq, Arthaud (ISBN 978-2-08-140446-5 kaj 2-08-140446-X), 2017

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]