Popola Partio (Hispanio)
Popola Partio (Hispanio) | |
---|---|
politika partio en Hispanio | |
Lando | Hispanio |
Prezidanto | Alberto Núñez Feijóo |
Ĝenerala sekretario | Cuca Gamarra |
Fondiĝo | 20-a de januaro 1989 |
Ĉefa sidejo | Madrido |
Ideologio | liberalismo |
Internacia aliĝo | Eŭropa Popola Partio |
Junulara organizaĵo | New Generations of the People's Party of Spain |
Retejo | Oficiala retejo |
Popola Partio | ||
---|---|---|
politika partio en Hispanio | ||
Komenco | 20-a de januaro 1989 vd | |
Antaŭe | Popola Alianco (Hispanio) • Partio Liberala • Partio Demokratia Popola vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Madrido | |
Ideologio |
liberalismo • Konservativa liberalismo • poreŭropismo • ekonomia liberalismo • kristana demokratio | |
Moto | Himno del Partido Popular | |
Fondinto(j) | Manuel Fraga Iribarne vd | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Cuca Gamarra (mul) (2022–) Teodoro García Egea (en) (2018–2022) María Dolores de Cospedal (2008–2018) Ángel Acebes (en) (2004–2008) Mariano Rajoy (2003–2004) Javier Arenas Bocanegra (en) (1999–2003) Francisco Álvarez-Cascos (en) (1989–1999) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La hispana Popola Partio (hispane, Partido Popular - mallongigo: PP) estas la ĉefa konservativa partio en Hispanio. Ĝi regis la landon en 1996-2004 kaj en 2011-2018. Tiam la estroj de la partio estis José María Aznar kaj Mariano Rajoy Brey respektive.
La nuna estro de la hispana Popola Partio estas Pablo Casado.
La partio estis fondita kun la nuna nomo en 1989, kiel evoluo de la partio Popola Alianco (Alianza Popular), kiu ĝis tiam estis konsiderita kiel la grupigo de la ĉefaj fortoj kun radikoj en la antaŭa diktatora reĝimo. La partio defendas ideologion de centro-dekstro, kiu estas difinata en siaj statutoj kiel reformema centro.
La partio havas regionajn filiojn en ĉiuj aŭtonomaj komunumoj, plus la aŭtonomaj urboj de Ceŭto kaj Melilo. Ĝi tamen ne estas konsiderata federacia partio. De 1991 ĝis 2008, ĝi estis reprezentita en Navaro de la partio Unio de la Navara Popolo, kun duonsendependa karaktero, sed en tiu lasta jaro ambaŭ partioj splitiĝis.
La partio estas membro de la Eŭropa Popola Partio. de la Demokrata Centrista Internacio kaj de la Internacia Demokrata Unuiĝo. Ĝia junulara organizaĵo nomiĝas Nuevas generaciones (Novaj generacioj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Antecedentoj
[redakti | redakti fonton]La historio de la Popola Partio komenciĝas per la formado en 1976, sekve al la permeso fondi partioj en la vojo al demokratio, de la Popola Alianco, kiel grupigo de malgrandaj partioj kreitaj de antaŭaj ministroj de la diktatoro Francisco Franco, sub la ĉefa gvidado de la eksa ministro Manuel Fraga Iribarne.
En la unuaj elektoj, en 1977, la partio atingas la kvaran pozicion, kun nur 8,2% de la voĉdonoj. La ĉefa partio de la dekstro estas Unio de la Demokrata Centro (UCD), de la ĉefministro Adolfo Suárez. En la duaj elektoj de 1979 la rezulto estas ankoraŭ pli malbona, kun 6,1%, eĉ en koalicio kun aliaj malgrandaj partioj.
Komenciĝas tiam por la Popola Alianco procezo de reformo, en kiu la partio iom post iom perdas siajn membrojn pli ligitajn al la frankismo, kaj samtempe altiras la plej dekstremajn membrojn de la UCD. En 1982, en koalicio, ĝi akiras 26% de la voĉdonoj, kaj 107 seĝoj el 350 en la Kongreso de Deputitoj, kaj fariĝas la ĉefa opozicia partio, post la absoluta venko de la Socialista Partio. La proporcio restas stabila, en la sekvaj balotoj en 1986
Kelkajn monatojn poste demisias Manuel Fraga kiel prezidanto, kaj estas elektita la andaluza advokato Antonio Hernández Mancha. Dum sekvaj jaroj la partio trairas fortan krizon, kaj finfine Fraga decidas reveni, kaj refondi la partion.
La refondado kaj la Popola Partio
[redakti | redakti fonton]En januaro de 1989, la partio decidas refondiĝi, modifas la statuton kaj la strukturon, kaj ŝanĝas sian nomon al Popola Partio. Fraga estas elektita unua prezidanto kun Francisco Álvarez-Cascos kiel ĝenerala sekretario.
En septembro la ĝistiama prezidanto de la aŭtonoma komunumo de Kastilio kaj Leono, José María Aznar, estas nomata kandidato al la prezidanteco de la hispana registaro, sed denove venkas la socialista Felipe González. En 1990 Aznar estas nomata prezidanto de la partio, kaj Fraga ricevas la honoran titolon de prezidanto fondinto. En 1993 okazas novaj elektoj, kaj la partio avancas, sed ankoraŭ restas minoritata.
La partio en la povo
[redakti | redakti fonton]En la balotoj de marto de 1996 fine la partio venkas en la balotoj, sed sen absoluta plimulto. Post longa intertraktado kun la naciistaj partioj de Katalunio kaj Eŭskio, Aznar estas elektita prezidanto de la hispana registaro. Ĝi prezentas politikon konserveman, sed ĝenerale moderan.
En 1999, Javier Arenas, ministro de laboro, estas elektita nova ĝenerala sekretario de la partio.
La novaj balotoj de 2000 donas al la Popola Partio absolutan plimulton, kun 44,5% de la voĉdonoj kaj 183 deputitoj. Aznar formas novan registaron, ĉifoje sen la apogo de la naciistoj. Ĝi prenas pli konserveman politikon, kun forta apogo al la registaro de George W. Bush kaj ties invado de Irako, malgraŭ la majoritata opono de la loĝantaro.
Anoncinte ke li ne sin prezentos al tria balotado, Aznar elektas kiel sian posteulon la ĝistiaman vicprezidanton de la registaro, Mariano Rajoy, kiu estis nomita ĝenerala sekretario kaj kandidato por la sekvaj balotoj.
Reveno al la opozicio
[redakti | redakti fonton]La ĝeneralaj balotoj estas kunvokitaj por la 14-a de marto de 2004. Tri tagojn antaŭe okazas teroristaj atencoj en Madrido, kiu okazigas ducent mortintoj. La tre malbona mastrumado de la krizo, en kiu la registaro kulpigis unue la eŭskajn sendependistojn de ETA, anstataŭ la islamistajn teroristojn, supozigas la malvenkon de la partio, kaj la alvenon al la povo de la socialisto José Luis Rodríguez Zapatero.
En 2008 la Popola Partio denove malvenkas, kun 154 seĝoj en la Kongreso de Deputitoj, kvankam ĝi estis la majoritata en la Senato.
Sekve al tiu malvenko, la partio suferas krizon internan. Tamen, interna kongreso tiujara konfirmis la prezidantecon de Mariano Rajoy. María Dolores de Cospedal estas elektita nova ĝenerala sekretario.
Reveno al la regado
[redakti | redakti fonton]Meze de grava ekonomia krizo, la 20-an de novembro 2011, la partio atingis, en antaŭigita nacia voĉdonado, absolutan plejmulton ĉe la hispana parlamento, per 185 deputitojn (44,63% de la voĉonoj) kaj post monato Mariano Rajoy enposteniĝis kiel Prezidanto de la registaro (ĉefministro). Li denove venkis en la ĝeneralaj balotoj de 2016.
Perdo de la povo
[redakti | redakti fonton]En majo 2018 la partio estis kondamnita en tribunalo sekve al grava skandalo de koruptado. Sekve, en junio la estro de la Socialista Partio, Pedro Sánchez prezentas mocion en la Parlamento, kaj venkas, pro kio Rajoy perdas la prezidantecon kaj revenas al opozicio.
En julio, Rajoy demisias kiel prezidanto de la partio, kaj estas nomumita Pablo Casado.
En la ĝeneralaj balotoj de la 28a de aprilo 2019, la Popola Partio ricevas la plej malfavorajn rezultojn en tia balotado, kun nur 66 deputitoj kaj 56 senatanoj. Ĝi tamen restas la plej grava opozicia partio en la Parlamento.
Fine de 2021, al la Popola Partio apartenis la prezidantoj de la aŭtonomaj komunumoj Andaluzio, Kastilio kaj Leono, Madrida regiono, Murcio, Galegio, de la aŭtonoma urbo Ceŭto kaj la urbestroj de multnombraj urboj, inter kiuj la ĉefurbo Madrido.