Pardubice (kastelo)
La kastelo Pardubice situas en la samnoma regiona urbo Pardubice en Ĉeĥio. La fortikigita arealo estas urbanisme ligita kun la historia urbocentro. Sidejo de Orientbohemia muzeo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Mezepoka nobela sidejo, rekonstruita en la 14-a jarcento supozeble de la unua praga ĉefepiskopo Arnošt z Pardubic kaj lia patro, je gotika burgo. Rekonstruita je ampleksa renesanca kastelo de la nobela familio Pernštejn kaj baroke adaptita de František Maxmilián Kaňka. Post dudek jaroj de fermiĝo kaj rekonstruado ĝi estis ekde 1997 iom post iom publike alirebligata. En la kastelo nuntempe troviĝas Orientbohemia muzeo, Orientbohemia galerio kaj faka laborejo de Nacia memorindaĵinstituto.
Vidindaĵoj kaj kolektoj
[redakti | redakti fonton]- Kavaliraj salonegoj kun valoraj frurenesancaj surmuraj pentraĵoj kaj partoj de gotika-renesanca arkitekturo
- ekspozicio de bohemiaj vitraĵoj
- ekspozicio de la orienta Elbo-regiono
- kolekto de armiloj
- kolekto de ludiloj "Ĉu estis - ĉu ne estis ..."
- kolekto de bildkartoj „Orbis pictus“
- ekspozicio "Mono en Bohemio 1520-1620"
- portempaj ekspozicioj
Praktikaj informoj
[redakti | redakti fonton]La kastelo estas vizitebla tutjare, ĉiutage krom lundoj inter 10a kaj 18a horoj.