POIS
Aspekto
POIS | |
---|---|
human disease • malsano | |
POIS (angle postorgasmic illness syndrome — simptomaro je postorgasma malbonfarto) estas malsaneco, karakterizata per malbonfarto aperanta baldaŭ post orgasmo kaj daŭranta ordinare dum kelkaj horoj aŭ tagoj. Oni priskribis ĝin unue en la jaro 2002-a.
Simptomoj
[redakti | redakti fonton]Simptomoj povas esti mensaj kaj/aŭ korpaj.
- Mensaj:
- problemoj pri koncentriĝo, memoro, parolado
- "kapnebulo", "zombieco"
- incitiĝemo
- malbonhumoro kaj deprimo
- problemoj pri koncentriĝo, memoro, parolado
- Korpaj:
- senforto
- kapdoloro
- malvarmumecaj aŭ alergiecaj simptomoj aŭ emo malvarmumi
- muskoldoloro
- malplibona vidkapablo