Saltu al enhavo

Přední Výtoň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Přední Výtoň
germane Vorder Heuraffl
municipo
Preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Přední Výtoň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Vyšší Brod
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava
Akva rezervujo Akva rezervujo Lipno
Rivero Vultavo
Situo Přední Výtoň
 - alteco 755 m s. m.
 - koordinatoj 48° 37′ 52″ N 14° 09′ 52″ O / 48.63111 °N, 14.16444 °O / 48.63111; 14.16444 (mapo)
Areo 77,83 km² (7 783 ha)
Loĝantaro 198 (2024)
Denseco 2,54 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC 1)
 - somera tempo MET (UTC 2)
Poŝtkodo 382 79
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0312
NUTS 5 CZ0312 545716
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Přední Výtoň
Retpaĝo: www.prednivyton.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Přední Výtoň (germane Vorder Heuraffl) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudbohemia regiono, en distrikto Český Krumlov, sur la dekstra bordo de akva rezervujo Lipno. Ĝia teritorio tuŝas ĝis ŝtatlimo kun Aŭstrio. Vivas ĉi tie 198 loĝantoj (2024).

Ĝi troviĝas proksimume 6 km de Lipno nad Vltavou (municipo sub la digo de la rezervujo Lipno), kie estas fina stacio de fervojlinio Rybník – Lipno nad Vltavou, 4 km de Frýdava (pramejo en municipon Frymburk trans la rezervujo), 8 km de la ĉeĥa, plej alte situanta ruino de burgo Vítkův kámen (nomata ankaŭ Hrádek, 1035 m s. m.) kaj 5 km de la limo kun Aŭstrio (limpasejo Guglwald).

La municipo estas elserĉata kaj alloga somera kaj vintra turista celo. Estas ĉi tie kelke da hoteloj kaj pensionoj kaj multe da refreŝigejaj kabanoj kaj ekipaĵoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Frymburk, Lipno nad Vltavou, Loučovice, Sankt Stefan-Afiesl, Lichtenau im Mühlkreis, Sankt Oswald apud Haslach kaj Aigen-Schlägl.

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1377.

Heidschi Bumbeitschi (Hajĉi bumbajĉi) estas devena nomo de anonimo el la 18-a jarcento. Temas pri kristnaska kanto – lulkanto, kies melodio kaj du versoj de la teksto estiĝis ĝuste en la tiama municipo Heuraffel (pli poste Přední Výtoň). Tiu ĉi kanto fariĝis en la dua duono de la 20-a jarcento unu el la plej ŝatataj kaj la plej konataj kristnaskaj kantoj en periodo de advento en la najbara Aŭstrio kaj Germanio. La lulkanton famigis tra la tuta Eŭropo precipe nederlanda kantisto Heintje Simons, kiu kantigis ĝin kaj eldonis en la jaro 1968 en sia kristnaska albumo. En la sekvanta jaro estis en Eŭropo venditaj pli ol 10 milionoj da gramofondiskoj kun tiu ĉi kanto. Heidschi Bumbeitschi transprenis en sian repertuaron ankaŭ famaj operkantistoj J. Kaufmann, Plácido DomingoMontserrat Caballé.

Pereintaj setlejoj

[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj pereis en la nuna rondo de la municipo tiuj ĉi setlejoj: Dolní Hraničná, Horní Hraničná, Horní Ureš, Jasánky, Linda, Lindské Chalupy, Mezilesí (germane Multerberg), Multerberské chalupy, Muckenschlag, Otov, Pernek (germane Bernek), Rožnov (germane Rosenau), Růžový Vrch  (germane Rosenhügel), Rychnůvek, Zadní Výtoň.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 673
18803 711
18903 404
19003 352
19103 376
19213 120
JaroLoĝantoj
19303 253
1950417
1961239
1970336
1980285
1991287
JaroLoĝantoj
2001266
2011204
2014216
2016243
2017242
2018237
JaroLoĝantoj
2019228
2020219
2021187
2022191
2023210
2024198

Membrigo de municipo

[redakti | redakti fonton]

Přední Výtoň ne membriĝas en partojn, sed ĝi havas kvin katastrajn teritoriojn:

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas sur teritorio de Protektita pejzaĝa regiono Šumava, eŭrope signifa loko Šumava kaj birda regiono Šumava. Sur la teritorio de municipo estas naturrezervejoj Otov, Otovský potok kaj Rožnov kaj naturmemorindaĵoj Jasánky, Multerberga torfejo kaj Svatý Tomáš.

Translima kontakto kun Aŭstrio

[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de municipo estas por la translima kontakto kun Aŭstrio limpasejo Přední Výtoň – Guglwald kaj pasejoj sur turismaj padoj Ježová – Iglbach kaj Koranda - St. Oswald.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]