Pěkovice
Pěkovice (Pöcken) | |
germane Pöcken | |
vilaĝo | |
Pěkovice, domo n-ro 29
| |
Oficiala nomo: Pěkovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Teplá |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Tepla montetaro |
Domoj | 22 (2009) |
Rivero | Teplá |
Situo | Pěkovice |
- alteco | 710 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 56′ 30″ N 12° 51′ 26″ O / 49.94167 °N, 12.85722 °O (mapo) |
Katastro | 3,65 km² (365 ha) Pěkovice |
Loĝantaro | 43 (2021) |
Denseco | 11,78 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1273 |
Horzono | MET (UTC 1) |
- somera tempo | MET (UTC 2) |
Poŝtkodo | 364 61 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Pěkovice | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Pěkovice (devena germana nomo Pöcken) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Teplá en distrikto Cheb. Ĝi troviĝas proksimume 4,5 km sude de Teplá. Estas ĉi tie registritaj 22 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 43 loĝantoj.
Pěkovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,65 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1273.
Post la jaro 1945 trafis Pěkovice sorto de plimulto de malgrandaj vilaĝoj en la ĉeĥa-germana limregiono. La germana loĝantaro estis ellandigita, plimulto de konstruaĵoj detruitaj aŭ disprenitaj por konstrumaterialo. Naŭ konstruaĵoj inkluzive de gastejo kaj lernejo estis konservitaj pro kaŭzo de trafiko de ĉi tie establitaj ŝtataj bienoj. Ĝis la jaro 1989 ĉi tie ekzistis farmo de bovbrutaro, estis nove konstruita vendejo, du malgrandaj paneldomoj kaj vicdomoj por laboruloj de la farmo.
Post ĉeĥoslovaka revolucio en la jaro 1989 ĉi tiea mastrumado iom post iom fiaskis kaj la vilaĝo denove dezertiĝis.
Somere en la jaro 1998 tra la vilaĝo trapeliĝis tornado, kio estas sufiĉe nekutima aperaĵo por meza Eŭropo. Estis damaĝigitaj arbaroj en la ĉirkaŭaĵo, sur unu el la konservitaj devenaj domoj estis deŝirita duono de tegmento kaj duono de garbejo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 163 |
1880 | 188 |
1890 | 155 |
1900 | 179 |
1910 | 156 |
1921 | 167 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 162 |
1950 | 55 |
1961 | 50 |
1970 | 64 |
1980 | 75 |
1991 | 59 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 71 |
2011 | 40 |
2021 | 43 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Statuo de Virgulino Maria Nemakulita
- Dia torturo
Pluaj fotografioj
[redakti | redakti fonton]-
Ŝoseo kun fiŝlago
-
Elloĝigita loĝdomo
-
Vido de oriento
-
Dia torturo en okcidenta rando de la vilaĝo
|