Otto Roquette
Otto Roquette | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1824 en Krotoszyn | ||||
Morto | 18-an de marto 1896 (71-jaraĝa) en Darmstadt | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Frankfurto ĉe Odro vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Otto ROQUETTE (naskiĝinta la 19-an de aprilo 1824 en Krotoszyn, mortinta la 18-an de marto 1896 en Darmstadt) estis germana verkisto. Li estis reprezentanto de Butzenscheibenlyrik.
vivo
[redakti | redakti fonton]Originante el familio hugenota li frekventis gimnazion en Frankfurto ĉe Odro. De 1846 studis li en Heidelberg kie estiĝis jam multaj belaj kantoj de li; de 1848 li studentis en Halle (Saale) kaj rapide famiĝis danke al la fabelo »Waldmeisters Brautfahrt« (Stuttgart 1851) kaj la fantaziaĵo »Orion« (Bremen 1851). Post longaj vojaĝoj tra Suda Germanujo, Svisujo kaj Supra Italujo (kiuj inspiris lin pri novaj intrigoj; ekz. por »Der Tag von St. Jakob«, Stuttgart 1853), li ekloĝis en Berlino. Inter 1854 kaj 1857 li instruis germanan lingvon kaj literaturon ĉe Blochmannsches Institut en Dresdeno. Poste revenis li Berlinon, kie oni nomumis lin profesoro pri ĝenerala historio ĉe la Armea Akademio. Sed jam en 1863 li demisiis.
De 1869 ĝismorte li estis instruisto ĉe Politeknika Altlernejo de Darmstadt.
Graveco verkista
[redakti | redakti fonton]La sukceso de liaj pli malfruaj verkoj suferis pro neserioza komparo inter pli malgajaj eldonitaĵoj kun la gajeco kaj naiveco de »Waldmeister«. »Liederbuch« (Stuttgart 1852),la legendo »Herr Heinrich« (Stuttgart 1854), la drama poemo »Das Reich der Träume« (Berlino 1853), eĉ la romano »Heinrich Falk« (Vroclavo 1858) ne havis profundecon kaj veran forton. Sed jam ĉe la rakonto »Hans Haidekuckuck« (Berlino 1855) li ŝanĝis la tonon. La kolekto »Erzählungen« (Stuttgart 1859), la kolekto »Neue Erzählungen« (Stuttgart 1862), la rakonto »Susanne« (Stuttgart 1864), noveloj ĉe »Luginsland« (Stuttgart 1867) pli progresigis la stilon. La drameca verkaro »Dramatische Dichtungen« (Stuttgart 1867–76) tre malsimilas valore ne malhavante kelkajn elstarajn aĵojn. Eĉ pli menciindas la seria, fantazia kaj dramforma poemego »Gevatter Tod« (Stuttgart 1873) kaj »Novellen« (Berlino 1875) kiel ankaŭ la noveloj »Welt und Haus« (Braunschweig 1871–75).
Jen pli postaj aĵoj de li: »Rebenkranz zu Waldmeisters silberner Hochzeit« (poezia rakonto, Stuttgart 1876); la romanoj »Euphrosyne« (Stuttgart 1877), »Das Buchstabierbuch der Leidenschaft« (Berlino 1878), »Im Hause der Väter« (Berlino 1878) kaj »Die Prophetenschule« (Berlino 1879); »Idyllen, Elegien und Monologe« (Stuttgart 1882); »Inga Svendson« (rakonto, Munkeno 1883); »Neues Novellenbuch« (Vroclavo 1884); »Große und kleine Leute in Alt-Weimar« (Vroclavo 1886); »Cesario, Erzählung in Versen« (Stuttgart 1888); »Über den Wolken und andere Novellen« (Vroclavo 1887); »Frühlingsstimmen« (Vroclavo 1890); »Sonderlinge« (noveloj Vroclavo 1895)
Fruktoj de liaj literaturhistoriaj studoj estis: »Leben und Dichten Johann Christ. Günthers« (Stuttgart 1860); »Geschichte der deutschen Literatur« (Stuttgart 1862–63); »Deutsches Lesebuch für höhere Lehranstalten, nebst einer historischbiographischen Übersicht« (Berlino 1877). Roquette ankaŭ verkis la de Franz Liszt musikigita oratorion »Legende der heiligen Elisabeth«, la biografion »Friedrich Preller, ein Lebensbild« (Frankfurt 1883) kaj sian aŭtobiografion »Siebzig Jahre. Geschichte meines Lebens« (Darmstadt 1893). El siaj postlasitaĵoj aperis: »Von Tag zu Tage« (inter kiuj troviĝas la dramo »Lanzelot«), sub eldonisteco de L. Fulda (Stuttgart 1896), kaj »Die Reise ins Blaue«,kun ilustraĵoj de E. Kanoldt (Leipzig 1899).
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Roquette, Otto" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 135-136