Osini - jen itale kaj sarde - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. La komunumo ekestis en 1951, kiam inundo detruis antaŭan setlejon. La komunumo situas en montaro kaj ne havas grandajn trafikajn vojojn kun la cetero de Sardio. Ĝi tial restis ne multe influita de eksteraj intervenoj. Osini estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Osini ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 709 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Susano el Romo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.