Distrikto Ortenau
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Frajburgo |
regiona ligo: | Suda Supra Rejno |
administra sidejo: | Offenburg |
areo: | 1 850 km² |
Loĝantoj: | 441 885 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 223 po km² |
Aŭtokodo: | OG (Offenburg) |
Oficiala kodo: | 08317 |
La distrikto Ortenau (germane Ortenaukreis) situas en la sudoriento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝia administra sidejo estas la urbo Offenburg. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Suda Supra Rejno.
La distrikto havas areon de 1 850 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 441 885 loĝantojn. Laŭ areo la distrikto estas la plej granda en Baden-Virtembergo.
Najbaras la distriktoj Rastatt norde, Freudenstadt kaj Rottweil oriente, Schwarzwald-Baar sudoriente, Emmendingen sude. Okcidente la rivero Rejno konsistigas naturan limon al la najbara ŝtato Francio kun siaj arondismentoj Strasburgo, Strasburgo Kampara kaj Sélestat-Erstein de la departemento Bas-Rhin.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto okcidente karakteriziĝas per la rivero Rejno kaj la ebenaĵo Supra Rejno, oriente de la norda Nigra Arbaro. La teritorion distranĉas multaj valoj. Tra multaj el ili riveroj kaj riveretoj fluas okcidenten en la Rejnon. Sian nomon la distrikto havas de la historia regiono Ortenau. La distrikta teritorio ekestis dum la jaro 1973 per kunigo de la distriktoj Kehl (sen la plej nordaj komunumoj), Lahr, Offenburg, Wolfach (sen la orientaj komunumoj) kaj la sudaj komunumoj de la distrikto Bühl. Ekde la jaro 1803 la regiono apartenis al la lando Badeno.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La distrikto konsistas el 51 komunumoj, el kiuj 16 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj
Urbetoj
Kunaj administradoj (Verwaltungsgemeinschaften) respektive Komunumaroj (Gemeindeverwaltungsverbände):
|
Komunumoj
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|