Orimpetego
Aspekto
Orimpetego (angle: Gold Rush) estas periodo de forta enmigrado de laboristoj en regionon, en kiu ekzistas industrie uzeblaj kvantoj de oro aŭ almenaŭ onidiroj pri tia ekzisto.
La orimpetegoj de la 19-a jarcento igis milojn da laboristoj el la tuta mondo ĉesi sian ĉiutagan laboron en fabrikoj kaj veturi al orkampoj - foje kun la tuta familio - por serĉi riĉecon tie.
Famaj orimpetegoj
[redakti | redakti fonton]- Kalifornia orimpetego, 1848
- Orimpetego de Brathurst, 1851
- Kolorada orimpetego, 1858
- Novzelanda orimpetego, 1861
- Sudafrika orimpetego, 1886
- Alaska orimpetego, 1896