Saltu al enhavo

Ordinara apuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara apuso
Ordinara apuso
Ordinara apuso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Apus
Specio: A. apus
Apus apus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ordinara apusoNigra apuso (Apus apus) estas tre ofta kaj disvastigata birdo, kiel la popola nomo indikas, laŭ aspekto ŝajne simila al la Domhirundo aŭ al la Murhirundo kaj pro tio multaj homoj konfuziĝas inter tiuj tri diferencaj kaj oftaj specioj kiuj pli malpli koincidas laŭ habitatoj kaj teritorioj. Tiu ĉi, tamen, estas tute nerilataj al tiuj paseroformaj specioj, ĉar apusoj estas en tute separata ordo nome Apodoformaj. La simileco inter tiuj grupoj estas konsekvenco de konverĝa evoluo respegulante similajn vivmanierojn.

La piedoj

[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo devenas el la greka απους, apous, signife "sen piedoj". Tiuj birdoj havas tre mallongajn krurojn kiuj ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj (de tie ankaŭ la germanlingva nomo Mauersegler, laŭlitere "murŝvebanto"). Ili neniam surterigas vole surgrunden, ĉar de tie ili malfacile povas ekflugi. Foje ili falas akcidente, ekzemple kiam estas junuloj aŭ pro iu kialo; tiam ili riskas ekzemple esti frakasita de aŭto aŭ simile: se oni prenas ĝin zorge kaj sentime, kvankam ŝajne ĝi estas vundita ĉe la piedoj, kaj oni lanĉas al la aero forte supren, se ĝi ne estas vundita kaj estas jam flugulo, ĝi flugos dekomence pene sed poste reprenos sian forton kaj malaperos. Tiele sufiĉe facile oni savos ties vivon. Tamen kutime plenkreskaj kaj sanaj birdoj ĉiuj povas el senobstakla tereno ekflugi.

Komparo de konturoj:hirundo
Komparo de konturoj:apuso

La ordinara apuso (Apus apus) estas tre fulgonigra (nur estas eta blanka aŭ griza makulo en mentono, malfacile videbla de malproksime) kaj malgranda birdo ĉirkaŭ 16 aŭ 17 cm longa, speciale adaptita al flugo, per siaj falĉilformaj longaj flugiloj, kun mallonga vosto forkoforma sed ne tre profunda, buŝo tre larĝa kaj granda kun tre eta beko, mallongaj kruroj kaj malgrandegaj krifoj, sed tiom fortaj kiom por alkroĉi sin al altaj lokoj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Kiel la hirundoj, la ordinara apuso estas tute migranta. Printempe kaj somere ili estas en la tuta Eŭropo, norda Magrebo, Turkio, Kaŭkazo, Centra Azio, suda duono de Siberio, Mongolio kaj Manĉurio ĝis la Pacifiko, krom eĉ tra Irano ĝis norda Barato. La specio vintras en suda Afriko, tio estas ĉe la Golfo de Gvineo kaj el Kongo suden.

Tiuj apusoj eventuale loĝas en arbaro, sed ili ofte adaptiĝis al homaj lokoj kaj konstruas siajn nestojn en ĉiu taŭga truo en konstruaĵoj, sub embrazuroj de fenestroj, en anguloj de traboj de lignaj konstruaĵoj, en kamenoj, kaj en aerkondukiloj. Apusoj ĉiam revenas al la sama nestoloko jaron post jaro, rekonstruante la neston, se necese.

Ĵusa studo montris, ke apusoj migras por vintrumi ne laŭ la ransalta modelo (la plej nordaj plej suden), sed laŭ la ĉenmigra modelo (la plej sudaj plej suden). Pere de geolokigiloj oni konstatis, ke apusoj el Svedio kaj Finnlando migras ĉe la Golfo de Gvineo kaj ĉe Kongo, dum apusoj el centro kaj sudo de Eŭropo migras pli sudoriente, ĉe Tanzanio, Mozambiko kaj proksime. La sudaj apusoj estas pli grandaj (male al aliaj varmsangaj vertebruloj) kaj migras antaŭe.[1]

Junulo, ankoraŭ nefluganta

Ekde la komencoj de la zoologio oni suspektis kion fine de la 1960-aj jaroj oni konstatis: ke la apusoj pasas la plej parton de sia vivo en la aero; ili manĝas, dormas kaj pariĝas (post spektakla persekutado) dumfluge. Ili ripozas nur por ovodemeti, kovi kaj zorgi la idaron. Ili restas en konstanta flugo seninterrompo dum naŭ monatoj de la jaro kaj eĉ kaze de junuloj malmaturantaj eble ĝis tri jaroj. Ili flugas per rapida flugilfrapo; sed kvankam ili flugas solece ili frapetas iomete kaj ŝvebas, turniĝas iomete kaj ekfrapetas denove. La idoj abandonas la neston iun matenon flugante subite, sen neceso antaŭlerni, kaj neniam revenas. Nokte, tiuj birdoj supreniras ĝis la 2.000 m de alto kaj tie dormas, flugante. Dum ties dormo la flugfrapado malpliiĝas el la kutimaj 10 frapoj ĉiun sekundon al nur 7. Pro tiaj eksterordinaraj aerkutimoj oni ne multe scias pri la vivo de tiuj birdoj.

Ili manĝas etajn flugantajn insektojn (aera planktono), ĉefe muŝojn, muŝetojn, kulojn, skarabetojn, tineojn, ktp., kiujn prenas per sia eta beko kaj ampleksa buŝtruo kiun havas malfermitan dumfluge. Ili kolektas dumfluge ankaŭ la materialojn per kiuj ili konstruas la neston (pajlo, plumoj, herberoj, ktp.).

La apusoj elsendas akran laŭtan krion, kiun oni povas frazi kiel 'srii ....' ktp , kio en kelkaj landoj kaŭzas la nomigon de diablobirdo. Fakte temas pri du diferencaj tonoj, el kiuj la pli alta estas de la ino kaj la pli malalta de la masklo [1]. Ili tre ofte formas 'kriajn kunvenojn' ĉefe dum someraj vesperoj kie ĉirkaŭ 10-15 individuoj kuniĝas kaj flugas en rapidegaj cirkloj, kriantege unu al aliaj super tegmentoj aŭ prefere inter altaj konstruaĵoj, antaŭ preĝejoj, ktp.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Apus apus

Ili estas monogamaj kaj prezentas unusolan periodon de reprodukto ĉiujare, kaj ĉiam en la areoj de somera migrado. Dum la periodo de nestumado ĉiu paro de reproduktuloj faras unusolan ovodemetadon de 2 al 3 ovojn kiuj pezas inter 3,2 kaj 4,2 g. La kovado daŭras 18 al 25 tagoj. La idoj abandonas la neston 35 al 59 tagoj post eloviĝo. Junuloj abandonas la neston flugante kaj porĉiame. La reproduktan maturecon ili atingas la duan jaron.

La disvolviĝo de tiuj elnestemaj junuloj estas diferenca. La internaj organoj (hepato, renoj kaj intestoj) estas unuaj kiuj atingas siajn definitivajn pezojn. Poste venas la skeleto kaj muskoloj kaj nur poste la flugilplumoj kiuj markas la finon de la nestoperiodo. Dum bonaj kondiĉoj pri nutrado kaj de disvolviĝo, la junaj apusoj abandonas la neston kun ioma tropezo de 6-7 g kompare kun plenkreskuloj. Tiu garantio permesas ilin fronti la unuajn malfacilaĵojn de la aervivo, ĉar la abandono de la nesto estas definitiva.

Detalo de fama pentraĵo de Hieronymus Bosch kie la fluga birdaro respegulas akurate la flugrapidon kaj manieron de apusoj.

Tamen estas interese konstati ankaŭ ke la disvolviĝo de la junuloj en la nesto ege rilatas kun la media temperaturo. Eniro de malvarmaj frontoj aŭ de malbona vetero en la areoj de nestumado malpliiĝas konsiderinde la ekziston de aera planktono. Tio kaŭzas portempan malproksimigon de la apusoj al zonoj de pli granda ofero de la nutrado aŭ pli precize al la bordoj de la zono de malalta premo. Tiu elmovo okazas ĉefe ĉe la unujaraj individuoj, kiuj ne dependas de nestumado, sed inkludas ankaŭ individuojn nestumantajn (tiuj movoj povas esti centoj da kilometroj). La ennestaj junuloj en normalaj kondiĉoj povas survivi la gepatran foreston dum kvar tagoj aŭ plie enirante en torporo kiu malpliigas la koran ritmon de 90 al 20 batoj ĉiuminute kaj la korpan temperaturon el 36-39 °C al ĉirkaŭ 20 °C.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

La praulo de la centreŭropa subspecio kiu vivis dum la lasta glaciepoko estis priskribita kiel Apus apus palapus.

Aliaj kurioza konata subspecio estas la pekina apuso nome Apus apus pekinensis kiu reproduktiĝas nur en la Somera Palaco de Pekino. De ĉiam estis intrigo pri la migrado de tiu subspecio. Post la informo publikita en la brita retejo Rara Bird Alert, oni scias, ke studo fare de scienca kunlaborado de fakuloj el Pekino, Guangzhou, Belgio, Svedio kaj Britio, montris, ke tiuj birdoj veturas 13 000 km por atingi vintrejojn en Suda Afriko, kaj revenas la venontan printempon, kio faras rekordan jaran veturadon de 26 000 km. Tion, krom la itinerojn kaj la vintrejojn, oni scias pere de kontrolado pere de malpezegaj geolokigiloj instalitaj sur 31 pekinaj apusoj fare de Ĉina Birduma Societo.[2]

En heraldiko

[redakti | redakti fonton]

La heraldika birdo konata kiel "martleto", kiu reprezentiĝas sen piedoj, povas esti bazita sur la apuso, sed ĝenerale rilatiĝas al murhirundo; ĝi estis uzata por la blazono de plej junaj filoj, eble ĉar ĝi simbolas sian senhejman vagadon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Los vencejos del sur invernan más al sur", Aves y naturaleza Nº33, p. 17. Citita el Åkesson, S. kaj aliaj (2020). P.W. Evolution of chain migration in an aerial insectivorous bird, the common swift Apus apus. Evolution, 74(10); DOI: 10.1111/evo.14093
  2. Citita en "Noticias", Aves y naturaleza, nº 18, Madrido, 2015, paĝo 33.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]