Ondavka
Aspekto
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri samnomata rojo temas Ondavka (rojo).
Ondavka | |
hungare: Ondavafő, germane: Kleinondau | |
municipo | |
Oficiala nomo: Ondavka | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Bardejov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo Makovica |
Montaro | Malaltaj Beskidoj |
Rivero | Ondava |
Situo | Ondavka |
- alteco | 480 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 26′ 10″ N 21° 20′ 21″ O / 49.43611 °N, 21.33917 °O (mapo) |
Areo | 3,47 km² (347 ha) |
Loĝantaro | 20 (31.12.2011) |
Denseco | 5,76 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1618 |
Horzono | MET (UTC 1) |
- somera tempo | MET (UTC 2) |
Poŝtkodo | 086 36 |
Telefona antaŭkodo | 421-54 |
Aŭtokodoj | SK |
NUTS | 519685 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Ondavka (Bardejov District) | |
Portalo pri Slovakio |
Ondavka, hungare Ondavafő, germane Kleinondau estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ondavka situas proksime de fonto de Ondava, laŭ la pola landlimo (sen trairejo), fine de sakovojo. Bardejov troviĝas je 19 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1618. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Ondavka, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ondavafő 137 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Bártfa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ondavka 37 homoj, (18 rutenoj, 10 slovakoj, 9 ukrainoj).