Olimpika vilaĝo (Moskvo)
Aspekto
Olimpika vilaĝo | ||
---|---|---|
Olimpika vilaĝo, mikrodistrikto [ ] | ||
Lando | Rusio | |
Situo | Moskvo | |
- koordinatoj | 55° 40′ 24″ N, 37° 27′ 48″ O (mapo)55.6733333337.46333333Koordinatoj: 55° 40′ 24″ N, 37° 27′ 48″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 0,83 km² (83 ha) [ ] | |
Areo | 0,83 km² (83 ha) [ ] | |
Estiĝo | 1977 | |
Poŝtkodo | 119602 [ ] | |
Olimpika vilaĝo | ||
Vikimedia Komunejo: Olympic Village, Moscow [ ] | ||
Malnova Olimpika vilaĝo (ruse Старая Олимпийская Деревня) aŭ Olimpika vilaĝo — 80 (ruse Олимпийская Деревня-80 estas loĝata urboparto de Moskvo, konstruita en 1978 — 1979 norde de vilaĝo Nikulino (nun — distrikto Troparjovo-Nikulino) dum preparado al la Moskva Olimpiko de 1980. Malgraŭ ĝi aperis kiel Olimpika vilaĝo, oni konstruis ĝin ankaŭ por konstanta loĝado de moskvanoj: interalie, samtempe kun la loĝejoj (antaŭ la Olimpiko) estis konstruitaj kvar infanvartejoj kaj du lejnejoj.
Konsisto
[redakti | redakti fonton]Olimpika vilaĝo konsistas el:
- zono de loĝado: 18 16-etaĝaj domoj, grupigitaj je tri kortoj kaj kunligitaj de piedira vojo;
- kultur-domo kun koncerta halo por 1200 personoj kaj aliaj ejoj;
- komerca centro kun vendejoj, kafejo ktp.;
- sportaj konstruaĵoj.
Post fino de la Olimpiko en la Olimpika vilaĝo ekloĝis moskvanoj. En 1981 tie ekfunkciis Muzeo de defendado de Moskvo, en 2002 — Muzikteatro de nacia arto sub gvido de V.Nazarov.
Stratoj
[redakti | redakti fonton]En Olimpika vilaĝo estas la jenaj stratoj:
- Miĉurin-avenuo de Olimpika vilaĝo (ruse У́лица Мичу́ринский Проспе́кт, Олимпи́йская Дере́вня) — strato paralela al Miĉurin-avenuo; en 1994 — 1998 estis nomata Strato Olimpika vilaĝo (ruse у́лица Олимпи́йская Дере́вня);
- Traveturejo de Olimpika vilaĝo (ruse Проезд Олимпи́йской Дере́вни)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Astrus (hotelo en Moskvo)
- Nikulino (Moskvo), Troparjovo (Moskvo) — estintaj vilaĝoj