Produktado kaj kulturado de vitro fariĝis por Okrouhlá tradicia eksporta artiklo. Sukcesa entreprenisto, posedanto de pentrejo de vitro kaj fariginto de templaj fenestroj eĉ por imperiestra korto Karel Meltzer konstruis en la jaro 1893 en suda parto proksime de fervojlinio el Česká Lípa ĝis Nový Bor nekutiman pseŭdogotikan konstruaĵon, sesflankan objekton el grejsajkvadroj kun apogpilieroj, rompitaj fenestroj kaj malalta tegmento, kiu servis al lia uzino kiel specimenejo de vitraloj.