Okcident-konga arbara-savana mozaiko
Okcident-konga arbara-savana mozaiko | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [ ] | ||||
Landoj | Angolo, Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo, Gabono | |||
Koordinatoj | 4° 51′ 38″ S, 14° 56′ 20″ O (mapo)-4.86055814.938914Koordinatoj: 4° 51′ 38″ S, 14° 56′ 20″ O (mapo) [ ] | |||
Akvokolektejo | 413 500 km² (41 350 000 ha) [ ] | |||
Areo | 413 400 km² (41 340 000 ha) | |||
|
||||
Okcident-konga arbara-savana mozaiko | ||||
La okcident-konga arbara-savana mozaiko estas ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Angolo, Gabono, Kongo Brazavila kaj Kongo Kinŝasa. Ĝi ampleksas zonon de interplektataj arbaroj, savanoj, kaj herbejoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Estas savana ekoregiono kiu okupas 413 500 da kvadrataj kilometroj ekde la sudo de Gabono, trairante la sudon de Kongo Brazavila kaj la okcidenton de Kongo Kinŝasa, ĝis la nordo de Angolo. Eta enklavo en la centro de Gabono ankaŭ apartenas al tiu ekoregiono.
Norde ĝi limtuŝas la nordokcident-kongajn malaltaĵajn arbarojn, nordoriente la okcident-kongajn marĉarbarojn, la orient-kongajn marĉarbarojn kaj la centra-kongajn malaltaĵajn arbarojn, oriente la sud-kongan arbaran-savanan mozaikon, sude kaj sudoriente la angolajn mjombarojn, kaj okcidente la angol-eskarpajn savanon kaj duonarbarojn, la centrafrikajn mangrovojn kaj la atlantik-marbordajn ekvatorajn arbarojn.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono estas krize endanĝerigata.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Arbara-savana mozaiko
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Demokratia Respubliko Kongo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AT0723 : Okcident-konga arbara-savana mozaiko (WWF).
- angle Okcident-konga arbara-savana mozaiko (WWF-Wildworld)
- angle Okcident-konga arbara-savana mozaiko (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Okcident-konga arbara-savana mozaiko (Globalspecies) Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono AT0723 : tajpu "Western Congolian forest-savanna mosaic"