El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nyons - prononco laŭ sistemo IFA [njɔ̃s], jen france, okcitane Nioun aŭ Niom - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Drôme, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Fine de 2021 en la komunumo vivis 6 771 loĝantoj sur areo de 23,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 289 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nyons kaj al la kantono Nyons et Baronnies, kaj, kiel indikas la nomoj, estas la ĉefurbo de ambaŭ.
Nyons situas ĉe la rivero Eygues, 38 km sudoriente de Montélimar. La teritorio havas komunan limon kun Aubres, Châteauneuf-de-Bordette, Mirabel-aux-Baronnies, Venterol kaj Vinsobres. Ĝi estas parto de la Regiona natura parko Baronnies Provençales, kreita en 2015.