Novosad
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Novosad, hungare Bodzásújlak estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
- Areo: 15 km²
- Supermara alteco: 123 m
- Loĝantaro: 1030
- Poŝtkodo: 076 02
- Aŭtokodo: TV
- Telefonprefikso: 56
Situo
[redakti | redakti fonton]Novosad situas en valo de Ondava, laŭ flankovojoj. Trebišov troviĝas 12 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1318 en formo "Vylok". La loĝantoj partoprenis en ribelo ĥolero de 1831. Komence de la 20-a jarcento multaj elmigris al Ameriko. En 1910 loĝis en Bodzásújlak 1035 da homoj, (622 slovakoj, 404 hungaroj, 8 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Bodzásújlak apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Bodzásújlak rehungariĝis laŭ unua Viena Arbitracio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Novosad 988 da homoj, (951 slovakoj, 9 ciganoj, 6 hungaroj, 4 ĉeĥoj, 2 ukrainoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo ĉirkaŭ de 1500, en 1805 pligrandiĝis
- greko-katolika preĝejo omaĝe al Sankta Georgo de 1795
- kalvinana paroĥo de 1820
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Bodzásújlak naskiĝis hungara teologo János Somosi.