Nova israela siklo
Nova israela siklo | |
---|---|
emblemo
| |
valuto • leĝa valuto | |
Ŝtato: | Israelo, Palestinaj teritorioj |
Subdivido: | 100 agoroj |
Kodo laŭ ISO 4217: | ILS |
Mallongigo: | ₪, ש״ח |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 3,25 ILS 1 eŭro = 3,88 ILS (la 27-a de junio 2021) |
la serio de naciaj poetoj, ekde 2014
| |
La nova israela siklo (aŭ en alia vortordo israela nova siklo, foje esperantlingve ankaŭ nomata "ŝekelo", hebree שקל חדש, ŝekel ĥadaŝ, plurale שקלים prononco ŝkalim, arabe شيقل جديد aŭ شيكل جديد, ŝekel ĝadid) estas la ŝtata valuto de Israelo. Unu siklo estas dividita je cent agoroj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ILS. Jam en la antikva epoko la siklo estis la historia valuto de la judoj. La moderna valuto hebree havas la simbolon ₪, kuntiraĵo de la literoj ש kaj ח, akronime nomata ש״ח (prononcata "ŝaĥ"). Ĝi estas uzata ekde la 1-a de januaro 1986.
Laŭ artikolo 4 de la Pariza Protokolo de 1994 [1], la nova israela siklo ankaŭ estas oficiala valuto en la Palestinaj teritorioj, sed ties registaro rajtas permesi la uzon ankaŭ de aliaj valutoj: En Cisjordanio la jordania dinaro estas multe uzata, kaj en la Gazaa Sektoro la egipta pundo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de la centra banko de Israelo Arkivigite je 2009-08-17 per la retarkivo Wayback Machine
|