Nové Heřminovy (germaneNeu Erbersdorf) estas vilaĝo troviĝanta en distrikto Bruntál en Ĉeĥio apud ambaŭ bordoj de rivero Opava. En la vilaĝo vivas 357 loĝantoj (2024). Nové Heřmínovy situas en kunigvojo de urboj Bruntál - Krnov ĉe vojkruciĝo al Vrbno pod Pradědem.
La 21-an de aprilo2008 la registaro de Ĉeĥio decidis pri konstruado de valbaraĵo sur rivero Opava, pro kiu devas esti parto de Nové Heřminovy inundigita, la trafitaj domoj devas esti eksproprumitaj. En la municipo validas longtempa konstrua malpermeso.[1] La loĝantoj de la municipo la 30-an de aŭgusto 2008 en loka referendumo devligis la urbodomon, por ke ĝi eluzu ĉiujn laŭleĝajn rimedojn por tio, por ke ĝi malebligu la konstruadon de baraĵo, kiu estas inundonta la parton de la municipo.[2]