Nordio
Nordio | |||
---|---|---|---|
Mondregiono | |||
administrative territorial entity of more than one country, kultura regiono [ ] | |||
- koordinatoj | 64° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo)6413Koordinatoj: 64° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo) [ ] | ||
Akvokolektejo | 3 425 804 km² (342 580 400 ha) [ ] | ||
Areo | 3 425 804 km² (342 580 400 ha) [ ] | ||
Loĝantaro | 27 800 000 [ ] (2022) | ||
Denseco | 8,11 loĝ./km² [ ] [ ] | ||
Nordio | |||
Vikimedia Komunejo: Nordic region [ ] | |||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | |||
Nordio[1] aŭ Nordlandoj[mankas fonto] (svede, norvege kaj dane Norden, finne Pohjola (POHjola); ”La Nordo” kaj ”Nordo”) estas komuna nomo por la nord-eŭropaj landoj, kiuj estas historie ligitaj pro la Unio de Kalmar kaj nun membras en la Nordia Konsilantaro, do por la sendependaj landoj Norvegio, Svedio, Finnlando, Danio kaj Islando kaj la memregaj regionoj Gronlando (Danio), Feroaj Insuloj (Danio) kaj Alando (Finnlando).
- Areo: 1.257.477 km2
- Loĝantaro: ca 28 milionoj (jaro 2024)
- Lingvoj parolataj:
Difinoj
[redakti | redakti fonton]Jena regionigo estas parte geografia, parte historia, parte politika. Geografie, pro la aparteco kaj distanco al la kultura kaj milita centro de Eŭropo (Grekio, Italio, Francio, Germanio, Rusio, ktp).
Historie, ĉar la skandinavoj kaj la islandanoj kaj la svedlingvaj finnlandanoj kaj la feroanoj ĉiuj idas de la ĝermanaj vikingoj, parolante pranordlandidan kaj tial parte interkompreneblaj, precipe en Skandinavio, kie danoj, norvegoj kaj svedoj plej ofte ne bezonas kroman interlingvon. La alia lingvaro de Nordio estas la finn-ugra, parolata fare de finnoj kaj sameoj en la tuta plejnordejo kontinenta de Nordio (kaj iom en najbara provinco de Rusio). La kulturoj kaj regaj sistemoj de la nordiaj landoj tre similas unu la alian. Ĉiuj landoj de Nordio krom Finnlando, kaj ankaŭ Estonio (kaj aliaj landoj), uzas kronon kiel valuton. Finnlande uzatas Eŭron.
Politike, pere de la Nordia Konsilantaro, kiu seĝas en Islando. Tie kunvenas la nordiaj ĉefpolitikistoj de temp' al tempo, sed nur temas pri ideumejo, ne pri potenca organizo kiel Eŭropa Unio (EU). Danio, Svedio kaj Finnlando ankaŭ membras en EU.
Norvegio kaj Islando jam delonge membras en NATO kune kun Danio, dum ke Svedio kaj Finnlando aliĝis nur dum jaro 2024. Finnlando supozeble dubemis pro la proksimeco al eksa Soveta Unio, kaj en Svedlando milita neŭtraleco dum longa tempo estis sankta principo. La tri Skandinavaj landoj havas simbolajn monarkojn, dum la du eksterskandinaviaj estas respublikoj.
Politike, oni ankaŭ kalkulas Nord-Amerikan insulegon Gronlandon al Nordio (pro ties aparteneco al Danio). Geografie kaj historie, oni ofte kunkalkulas la Ŝetlandajn Insulojn kaj Gronlandon kaj Baltion (ĉiuj iam kun vikingidaj loĝantoj) kaj la finn-ugrajn regionojn de Rusio (Karelio kaj certajn partojn de la duoninsulo Kola).
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ pli ol mil jaroj, la nordianoj multe ĝenis al la mondo, vikingumante tra Eŭropo, ĉeeŭropaj Azio kaj Afriko[mankas fonto], kaj eĉ en Gronlando kaj Nordameriko, kiujn ili kiel la unuaj eŭropanoj malkovris. Hodiaŭ, la kvin landoj estas fame konataj tra la mondo kiel pacamaj demokratioj kopiindaj.
Dum la mezepoko kaj la 16-a ĝis 17-a jarcento, la historion de Nordio markis longedaŭraj militoj kaj malvarmaj kaj realaj inter la partoj okcidenta, kun partoj periode en la regado de Danio kaj periode la regado de Svedio, kaj ankaŭ de Norvegio. La Unio de Kalmar, fondita de Margareta la 1-a, dum iom pli ol unu jarcento en la fino de la nordia mezepoko kunligis la nordiajn landojn. Oni komencis uzi komunan regno-flagon por iom da tempo.
Simboloj
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj flagoj de Nordio, krom tiuj de Sameio kaj Gronlando, havas komunan trajton: unukoloran fonon sub Skandinava kruco – krista kruco maldekstren turnita ĝishorizontale.
Kronologio pri la nordiaj landoj
[redakti | redakti fonton]Popoloj | Danoj | Feroanoj | Islandanoj | Norvegoj | Svedoj | Finnoj |
Jarcento | Norda politika tuteco | |||||
21 | Danio (EU) | Ferooj | Islando | Norvegio | Svedio (EU) | Finnlando (EU) |
20 | Danio | Svedio | Finnlando | |||
19 | Danio | Svedio-Norvegio | Finnlando | |||
18 | Danio-Norvegio | Svedio | ||||
17 | ||||||
16 | ||||||
15 | Unio de Kalmar | |||||
14 | Danio | Norvegio | Svedio | |||
13 | ||||||
12 | Ferooj | Islando | Norvegio |
Superrigardo
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi estas multe ne-kompleta superrigardo de Nordio.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]- somermeza festo
- julo, la kristnaska festo
- ĝenerale, egalecaj valoroj
Verkistoj
[redakti | redakti fonton]- H. C. Andersen, Karen Blixen (ankaŭ kun pseudonomoj kiel Isak Dinesen, Tania Blixen)
- Henrik Ibsen, Bjørnstjerne Bjørnson, Knut Hamsun
- Carl Jonas Love Almqvist, Verner von Heidenstam, August Strindberg, Selma Lagerlöf, Karin Boye, Astrid Lindgren, Vilhelm Moberg, Sara Lidman
- Mikael Agricola, Johan Ludvig Runeberg, Väinö Linna, Tove Jansson (ankaŭ desegnisto)
Aliaj
[redakti | redakti fonton]- Ingmar Bergman kaj Bille August, reĝisoroj
- Greta Garbo, Ingrid Bergman, Max von Sydow kaj Pernilla August, aktoroj
- Ingemar Johansson, boksisto, Björn Borg, tenisisto, Jan-Ove Waldner, tablotenisisto
Muzikistoj
[redakti | redakti fonton]- Nordia popolmuziko
- Lasse Lucidor, Bengt Lidner (poeto kaj verkisto), Carl Michael Bellman, Evert Taube, Cornelis Vreeswijk, verkistoj kaj musikistoj
- Edvard Grieg, komponisto kaj musikisto
- Jenny Lind, Birgit Nilsson, kantistoj
- ABBA, grupo
- Sanne Salomonsen
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Flagoj de Nordio.
-
La Nordio.
-
Loĝdenso en Nordio.
-
La sveda kaj la finnlandsveda aŭtoroj Astrid Lindgren kaj Tove Jansson.
Arto
[redakti | redakti fonton]-
La Krio de Edvard Munch
-
Christen Købke, Vido de la lago Sortedam, 1838
-
Matenmanĝo sub la granda betulo de Carl Larsson, 1896
-
Robert Wilhelm Ekman, Väinämöisen soitto, 1866
-
Jakob Danielsen – Kaassassuk movigas ŝtonegojn, Gronlando
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Nordio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 2002, presita eldono, paĝo 790
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Thule
- Fenoskandio
- Skandinavio
- Nordia Konsilio de Ministroj
- Nordiismo
- Baltio
- Skandinava modelo de ekonomio, Socialema ŝtato
- Norda Kantaro, kolekto de esperantigitaj kantoj de Nordio
- Nordiaj militoj