Noboribecu
Noboribecu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Japana nomo | 登別市 | ||||
Loko de Noboribecu en Hokajdo, Japanio. | |||||
urbo de Japanio | |||||
| |||||
Loko | |||||
Lando | Japanio | ||||
Regiono | Hokajdo | ||||
Gubernio | Hokajdo | ||||
Subgubernio | Iburi | ||||
Municipokodo | 01230-1 | ||||
Fizikaj karakteraĵoj | |||||
Areo | 212,11 km² | ||||
Loĝantaro (31-a de decembro 2007) | |||||
Tute | 53 340 | ||||
Simboloj | |||||
Arbo | Platano | ||||
Floro | Krizantemo, Azaleo | ||||
Urbodomo de Noboribecu | |||||
Adreso | 〒459-8701 Noboribetsu-shi, Chuo-cho 6-11 | ||||
Telefononumero | 81-143-85-2111 | ||||
Oficiala retpaĝo: http://www.city.noboribetsu.hokkaido.jp/ | |||||
Noboribecu (登別市, のぼりべつし [noboribecuŝi], Hepburn-Transskribo: Noboribetsu-shi) estas urbo en la Subgubernio Iburi en la gubernio Hokajdo en Japanio. En la urbo troviĝas fame konataj Noboribecu-Onsen (Onsen: varma fonto) kaj Karurusu-Onsen.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La montoj superregas la okcidenton kaj nordon, dum la ebenaĵoj superregas ĉirkaŭ kvin km en ne pli ol la marbordo.
Estas tri centroj de loĝantaro laŭ la Pacifika oceano: de nordoriento al sudokcidento; Noboribecu, Horobecu kaj Ŭaŝibecu. Ĉi tiuj [-becu] estas derivitaj de rivero en la aina lingvo. Noboribecu estas sur la rivero Noboribecu. Horobecu kaj Ŭaŝibecu estas sur la rivero Iburi-Horobecu kaj la rivero Ŭaŝibecu respektive.
La urba oficejo trovas sin en Horobecu. La urbeto Noboribecu estas ĉe la buŝo de la rivero Noboribecu kaj estas pro tio multe pli malgranda loko.
Etimologo
[redakti | redakti fonton]Noboribecu devenas el nupr-pet (denskolora rivero) en ajnua lingvo.
Historio
[redakti | redakti fonton]- 1869 - Katakura Kojuro Kuninori, el Sendai-han ekregis distrikton Horobecu laŭ deklaracio de Daijō-kan
- 1873: Naskiĝis vilaĝoj en Horobecu-distrikto: Noboribedu, Horibecu, Ŭaŝibecu.
- 1874: ekoficis tri vilaĝodomo en ĉiuj vilaĝoj.
- 1901: parto de Ŭaŝibecu iĝis Kuninori-vilaĝo de distrikto Muroran (nun Muroran-urbo).
- 1-a de aprilo 1919: tri vilaĝoj kunfandiĝis en vilaĝon Horobecu.
- 1951: la vilaĝo Horobecu iĝis la urbeto Horobecu.
- 1961: la urbeto Horobecu renomiĝis la urbeto Noboribecu.
- 1-a de aŭgusto 1970: la urbeto Noboribecu iĝis la urbo Hoboribecu.