Nigraflugila petrelo
Nigraflugila petrelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigraflugila petrelo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pterodroma nigripennis (Rothschild, 1893) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Nigraflugila petrelo (Pterodroma nigripennis) estas specio de marbirdo de la familio Procelariedoj. La latina scienca nomo por la specio nome nigripennis estas kunmetaĵo de du radikoj signife respektive "nigra" kaj "plumo", el kio derivas la komuna nomo.
Ĝi troviĝas en Aŭstralio, Franca Polinezio, Japanio, Novkaledonio, Novzelando, Norfolkinsulo, kaj Usono.
Brooke (2004) ĉirkaŭkalkulis la tutmondan populacion je 8,000,000-10,000,000 individuoj.
Tiu specio estas mara kaj tre pelaga, kaj evitas veni al tero for de la reprodukta sezono. Oni konas malmulte pri ties dieto, sed certe ĝi inkludas cefalopodojn kaj salikokojn kiujn ili kaptas ĉefe el la surfaco. Ĝi estis ofte registrita dummanĝe en asocio kun aliaj Procelarioformaj. Ili reprodultiĝas en kolonioj en oceanaj insuloj, kutime en nestotruoj de alta grundo interne inter arbustaro aŭ herbotufoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2013-11-04 per la retarkivo Wayback Machine
|