Nigra abelmanĝulo
Nigra abelmanĝulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigra abelmanĝulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Merops gularis (Shaw, 1798) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
The Nigra abelmanĝulo (Merops gularis) estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedoj aŭ abelmanĝuloj. Ĝi reproduktiĝas en centra kaj suda Afriko. Ĝi estas ege diferenca al aliaj abelmanĝuloj laŭ koloro, ĉar estas ĉefe nigra, kiel la nomo indikas.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Kiel aliaj abelmanĝuloj, estas svelta birdo, sed malkiel tiuj estas ĉefe nigra kun skarlatruĝaj gorĝo kaj mentono, striita de nuancoj brusto kaj helbluaj brovo, ventro, subvostaj kovriloj kaj pugo, kun ruĝecaj unuarangaj kovriloj. La okulo estas ruĝa. Kompreneble ne aperas kontrasta nigra traokula strio, kiel ĉe plej parto de abelmanĝuloj.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Tiu specio troviĝas en la regionoj de la landoj de la Golfo de Gvineo al la baseno de la rivero Kongo, tio estas de atlantika meza Afriko, nome Angolo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Kongo Kinŝasa, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Liberio, Niĝerio, Sieraleono, Togolando, kaj Ugando.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estas du subspecioj
- M.g.gularis - El Sieraleono al sudorienta Niĝerio - Kun blua frunto, kaj distingiga brila kobaltoblua brova strio. Kelkaj birdoj el sudorienta Niĝerio kaj okcidenta Kameruno estas intermezaj inter tiu kaj M.g.australis
- M.g.australis - El sudorienta Niĝerio al nordorienta Kongo Kinŝasa, sude al norda Angolo. - Ne estas superbrova strio; frunto nigra, foje kun kelkaj bluaj plumoj; la hellazuraj strioj en brusto kaj eĉ en ventro estas foje skarlatpintaj. La flugiloj estas 5mm pli longaj ol la nomiga subspecio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Fry, Fry kaj Harris, Kingfishers, Bee-eaters and Rollers (1992) ISBN 0-7136-1410-8
- BirdLife International 2004. Merops gularis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.