Nicolas Dupont-Aignan
Nicolas Dupont-Aignan (kelkfoje kromnomita « NDA ») estas franca politikisto, naskiĝinta la 7-an de marto 1961, en la 15-a arondismento de Parizo.
Ano de Kuniĝo Por la Respubliko (RPR), de Kuniĝo por Francio kaj Sendependeco de Eŭropo (RPF), de Unuiĝo por Popola Movado (UMP), kiun li forlasis por fondi novan partion, Ekstaru La Respubliko (DLR), li estas urbestro de Yerres (Essonne) de 1995 kaj deputito de 1997 ĝis 2024. Li elektis « ne » al la referendumo de 2005 pri la traktato stariganta konstitucion por Eŭropo kaj provis poste kandidatiĝi por la prezidanta baloto de 2007.
Ekde sia eliro el Unuiĝo por Popola Movado (UMP) en januaro 2007, li sidis ĝis 2024 en la nacia Asembleo kiel « nealiĝinta » deputito . Li estas prezidanto de Ekstaru La Respubliko (DLR), politika partio degaŭlisma, kaj kunprezidas la eŭropan partion EUDemokratoj. Kandidato en la prezidenta baloto de 2012, li ricevis 1,79 % de la esprimitaj voĉoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Studoj
[redakti | redakti fonton]- 1982 : diplomita de IEP (Institut d’études politiques de Parizo)
- 1984 : licenciulo en juro
- 1985 : diplomo de fakigitaj superaj studoj en entrepren-estrado kaj financaj merkatoj en universitato Paris-Dauphine
- 1989 : lernanto de ENA (École nationale d'administration)
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]Edziĝinta de 1990 al advokatino Valérie Vecchierini, li estas patro de du filinoj : Victoire kaj Sixtine.
Civila kariero
[redakti | redakti fonton]- De 1992 ĝis 1993 : vicestro de la prefekta asistantaro en regiono Francilio (Christian Sautter)
Ministeriaj asistantaroj
[redakti | redakti fonton]- De 1993 ĝis 1994 : asistantarestro, poste teknika konsilanto de la ministro pri edukado (François Bayrou)
- De 1994 ĝis 1995 : teknika konsilanto pri dungado, urba ekologio kaj bruo, en la asistantaro de la ministro pri mediprotektado (Michel Barnier)
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]La 3-an de februaro 1999, li fondis la partion Ekstaru La Respubliko (DLR), Kuniĝo Por la Respubliko (RPR), kaj, por la eŭropaj balotoj de 1999, vokas por voĉdoni por la « suverenisman » liston de Charles Pasqua kaj Philippe de Villiers.
Li kandidatis por la prezidanteco de UMP la 28-an de novembro 2004, fronte al Nicolas Sarkozy kaj Christine Boutin, kaj ricevis 9,7 % de la voĉoj.
En oktobro 2005, li rezignis pri kandidatiĝo al la prezidenta baloto pro ne sukceso kolekti la 500 necesajn subskribojn de elektitoj.
Kreo de Ekstaru La Respubliko
[redakti | redakti fonton]Malkonsente kun Nicolas Sarkozy, li anoncis sian eliron el UMP la 13-an de januaro 2007[1] kaj kreis la 31-an de marto 2007 la partion Ekstaru La Respubliko.
La 10-an de junio 2007, Nicolas Dupont-Aignan estis reelektita en la 8-a deputita distrikto de Essonne en la unua vico de la deputitaj balotoj, kun 57,38 % de la esprimitaj voĉoj, fronte al naŭ kandidatoj, el kiuj neniu el UMP.
En 2008, li vigle kritikis la adopton per la Parlamento de la traktato de Lisbono, kiun li prezentis kiel simpligitan puĉon[2], konsiderante ke la franca popolo jam rifuzis tiun tekston kun la nomo de eŭropa konstitucio la 29-an de majo 2005.
Li estis reelektita deputito de la 8-a deputita distrikto de Essonne okaze de la deputitaj balotoj de 2012.
Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- L’Europe va dans le mur. Elle accélère. Et elle klaxonne !, eld. L'Archipel, (2004) (ISBN 2841876047)
- Ne laissons pas mourir la France de Paul-Marie Coûteaux kaj Nicolas Dupont-Aignan, eld. Albin Michel, (2004) (ISBN 2226142177)
- J’aime l’Europe je vote non, eld. François-Xavier de Guibert, (2005) (ISBN 2755400218)
- Osons la France, (ISBN 2914759045)
- Europe & Orient, N° 2 : Chaos, de Jean-Varoujan Sirapian, Roger Akl, Kolektivo, antaŭparolo de Nicolas Dupont-Aignan, eld. Sigest (2006) (ISBN 2951218761)
- Français, reprenez le pouvoir !, eld. L’Archipel, (2006) (ISBN 2841878309)
- L’Afrique du Sud, en territoire xhosa, de Guillaume Chassang, antaŭparolo de Nicolas Dupont-Aignan, Parizo, eld. La Société des Écrivains, (2007), (ISBN 9782748036428)
- Le Coup d’État simplifié, eld. du Rocher, (2008). (ISBN 978-2268065434)
- Le petit livre mauve Arkivigite je 2010-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, eld. InLibroVeritas, (2009)
- L’euro, les banquiers et la mondialisation : l’arnaque du siècle, eld. du Rocher, (2011) (ISBN 978-2-268-07116-9)
- Le Printemps français : ou comment les « petits » vont libérer la France !, eld. du Rocher, (2012) (ISBN 978-2-268-07336-1)
- Les Voleurs de la République, eld. Fayard, (2013) (ISBN 978-2-213-68064-4)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ LeMonde.fr : Nicolas Dupont-Aignan forlasas UMP. Arkivita el la originalo je 2007-01-30. Alirita 2014-04-08 .
- ↑ La simpligita puĉo, Éd. du Rocher, (2008). (ISBN 978-2268065434)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ekstaru La Respubliko
- Degaŭlismo
- Prezidanta baloto de 2012 en Francio
- Prezidanta baloto de 2017 en Francio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vivantaj homoj
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1961
- Naskiĝintoj la 7-an de marto
- Deputitoj de Essonne
- Prezidantoj de franca aglomera komunumaro
- Urbestroj de Essonne
- Kandidatoj de franca prezidenta baloto
- Homoj de RPR (Francio)
- Homoj de RPF (Francio)
- Homoj de UMP (Francio)
- Homoj de DLR (Francio)
- Lernintoj de IEP (Parizo)
- Lernintoj de ENA (Francio)
- Studentoj de universitato Paris-Dauphine
- Degaŭlistoj
- Naskiĝintoj en la 15-a arondismento de Parizo
- Deputitoj de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Deputitoj de la 13-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Deputitoj de la 12-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Deputitoj de la 11-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko