Niccolò Paganini
Niccolò Paganini | |
---|---|
itala violonisto kaj komponisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-a de oktobro 1782 en Ĝenovo, Italio |
Morto | 27-a de majo 1840 en Nizza, Francio |
Tombo | Villetta Cemetery (en) |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Ĝenova Respubliko |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Infano | Achille Paganini (en) |
Parencoj | Nicolò Samuele Paganini (en) (nekonata valoro) |
Okupo | |
Okupo | komponisto de klasika muziko aldviolonisto gitaristo violin virtuos (en) violonisto komponisto |
Verkoj | Dudek Kvar Kapriĉoj por Violono Violin Concerto No. 1 Violin Concerto n 2 of Niccolò Paganini Violin Concerto No. 3 Violin Concerto No. 4 Violin Concerto No. 5 |
Niccolò PAGANINI (n. 27-an de oktobro 1782, Ĝenovo, Italio – m. 27-an de majo 1840, Nizza, Francio) estis itala komponisto, la plej grava violonartisto de la 19-a jarcento. Lia virtuoza ludo kaŭzis revolucion en la violonludo.
Komence instruis al li la violonludon lia patro, poste la loka violonisto Servetto kaj la renoma Giacomo Costa, pli poste li studis ĉe Alessandro Rolla kaj Gaspare Ghiretti en Parma.
Li aperis antaŭ publiko en 1793, en 1797 (kun akompano de lia patro)faris koncertan rondvojaĝon en Lombardio. Li akiris pli kaj pli da famo per la publikaj prezentoj kaj baldaŭ li ekvivis apartan, sendependan vivon, li iĝis fervora kartludisto kaj trafis lin romantikaj amaferoj. Unufoje, li donis sian violonon kiel garantiaĵon pro la kartludaj ŝuldoj, al li pruntis franca komercisto Guarneri-violonon por la koncerto, sed post kiam li aŭdis la ludon, li donacis la violonon.
Li verkis inter 1801 kaj 1807 por soloviolono 24 Capriccio [kapriĉojn(?)] . Tiam verkis li du seriojn de la ses violon-gitaraj sonatoj. Li aperis en 1805 kiel violonartisto en Italio, li iĝis kortega dirigento en la Princlando Piombino, danke al Elisa Bonaparte Baciocchi, fratino de Napoleon. Li konatiĝis en 1815 kun dancistino Antonia Bianchi, kun kiu li havis longan amrilaton.
Paganini en 1828 koncertis en Vieno, en 1831 en Parizo kaj Londono. Li faris en 1832 koncertan rondvojaĝon en Anglio kaj Skotlando, kiu alportis por li riĉecon. Li setlis en 1833 en Parizo kaj komisiis Hector Berlioz verki simfonion (Harold en Italie), sed li ne ludis tion, ĉar trovis ne defia. Post kiam bankrotis lia kasino, li translokiĝis en 1839 al Marseille, poste al Nice.
Lia romantika, ekstrema personeco, liaj aventuroj donis bazon por legendoj pri li. Liatempe kalkulis historietoj, ke li estas amiko de la diablo, ke oni enprizonigis lin en prizonon. Pro lia misfamo, la eklezio ne permesis – dum kvin jaroj – entombigi lin en sanktigitan grundon. Oni opiniis lin avara, sed fakte li apogis per 20.000 frankoj Berlioz-on, en kiu li rimarkis kapablulon.
Sondosieroj
[redakti | redakti fonton]- Capriccio op. 11
- Fantazio "Moseo" sur la kordo G[rompita ligilo]