Neo Patwa
Aspekto
Neo Patwa [neo patŭa] (Nova Patvo) estas planlingva projekto destinita por internacia helplingvo kreita de Jens Wilkinson. Laŭ li, ĝi estas "Monda kreola lingvo" kies vortprovizo estas diversaj lingvoj de la mondo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tradukisto, Jens Wilkinson unue komencis projekton de planlingvo Dunia Patwa en 2005, sed li ĉesis la projekton, poste li rekomencis novan planlingvan projekton Neo Patwa en 2007.
Prononco
[redakti | redakti fonton]La vokaloj estas a,e,i,u,o kiel Esperanto. La konsonantoj estas c, f, h, j, k, l, m, n, p, s, t, w, x.
- c kiel Esperanto ĉ?
- h kiel ĥ
- j kiel j
- k kiel k kaj g
- p kiel p kaj b
- s kiel s kaj z
- t kiel t kaj d
- w kiel ŭ
- x kiel ŝ