Navarredondilla
Navarredondilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05120 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 179 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40.453611111111-4.8213888888889Koordinatoj: 40° 27′ N, 4° 49′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 1 132 m [ ] | ||
Areo | 20,27 km² (2 027 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Navarredondilla [ ] | |||
Navarredondilla [nabaredonDIlja] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Navarredondilla estas komprenebla etimologie kiel Rondoforma Altbieneto. Iam estis nomita ankaŭ Navarredonda, Redonda kaj Redondilla, ĉiam samsignife.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 175 loĝantojn. Ĝi perdis 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 35 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun San Juan del Molinillo okcidente kaj norde, Navalacruz oriente, Burgohondo sudokcidente, Navatalgordo sude kaj ĉe nur orienta pinto kun Navaquesera. La municipa teritorio estas montara inter la Valo de rivero Alberĉe kaj la Sierra de Gredos sur la montaro Paramera en la Centra Sistemo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kvankam estas tomboj pli antikvaj, en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La loĝloko estis fondita inter 12-a kaj 14-a jarcentoj. Dekomence ĝi apartenis al Burgohondo, eklezie ĝis fino de la 15-a jarcento. Ĝis la 19-a jarcento la vilaĝestroj kunsidis tie.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) ĉefe brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).