Saltu al enhavo

Nauro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nauro
Repubrikin Naoero (na)
Republic of Nauru (en)
Naura Respubliko (eo)


(la flago de Nauro)


(la blazono de Nauro)

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nauru Bwiema
Nacia devizo: God's will first

(angle “Dia volo unue”)

Situo
suverena ŝtato
respubliko
insula lando
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Oficiale neniu, fakte Jareno
Oficiala(j) lingvo(j) Naura, angla
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, angla lingvo, ĉina-angla piĝino, naura lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Protestantismo
Areo 21,3 km²
- % de akvo kvazaŭ neniu %
Loĝantaro 13 650 (2017)
Loĝdenso 635 loĝ./km²
Loĝantoj nauranoj
Vivolongo 58 jaroj por viroj, 65 por virinoj
Horzono UTC 12
Interreta domajno nr
Landokodo NR
Telefona kodo 674
Plej alta punkto Command Ridge
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidanto Lionel Aingimea
Ĉefministro Russ Kun
Nacia tago 31-a de januaro
Sendependiĝo disde Aŭstralio 31-a de januaro 1968
Ekonomio
Valuto Aŭstralia dolaro (AUD)

AkvejoPacifiko

Koordinatoj0° 32′ S, 166° 56′ O (mapo)-0.5275166.935
Plej alta punktoCommand Ridge [ ]
Plej malalta punktoPacifiko [ ]
- malaltecom [ ]
Akvokolektejo21 km² (2 100 ha) [ ]
Areo21 km² (2 100 ha) [ ]
Loĝantaro13 650 [ ] (2017)
HorzonoUTC 12:00, Pacific/Nauru [ ]

Nauro (Nauro)
Nauro (Nauro)
DEC
Map
Nauro

Vikimedia Komunejo:  Nauru [ ]
En TTT: Oficiala retejo [ ]
vdr

Nauro (naure Naoero, angle Nauru), oficiale Naura Respubliko, estas insula lando de Oceanio, situanta en Mikronezio kaj konsistanta en unu insulo, kiu havas 10 210 loĝantojn en julio 2007.[1] La insulo, kiu estas geologie malalta insulo,estas konsiderata kiel la plej malgranda respubliko de la mondo[1].

La enlanda parto de la insulo estis plejparte uzata por ekstrakti fosfatajn ercojn, kiuj estis dum pluraj jardekoj la unusola natura riĉo de Nauro[2] ĝis la fosfataj resurcoj elĉerpiĝis en la 1980-aj jaroj[3]. Nauro ricevis helpon de Aŭstralio kaj gastigis kaptejon por migrantoj[3].

Nauro ne havas oficialan ĉefurbon,[1] sed la plej grava urbo estas Yaren pro la sidejo de la registaro.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Nauro estas ovalforma insulo de 21 km2 en sudokcidenta Pacifiko,[4] 55,95 km sude de la ekvatoro.[5] La insulo konsistas el malalta ebenaĵo, kies plej alta punkto estas 71 metroj ĉe Command Ridge, ĉirkaŭita de mallarĝa marborda ebenaĵo.[6] [2] En ĉi tiu ebenaĵo koncentriĝas loĝejoj kaj strukturoj industriaj, agrikulturaj, publik-servaj kaj transportaj.

Biogeografie la insulo troviĝas en la Pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

La plej proksima insulo estas Banabo, en Kiribato.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Nauro.

Administra dividoj

[redakti | redakti fonton]

Nauru estas dividita en 14 administrajn distriktojn, kiuj estas:

La plej loĝata distrikto estas Denigomodu kun 2.858 loĝantoj.

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

Nauro apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

La 15-an de decembro 2009 Nauro agnoskis la sendependecon de Abĥazio kaj subskribis kun ĝi la interkonsenton pri starigo de la diplomataj rilatoj. Tiu paŝo estis farita post la vizito de la naura ministro pri fremdaj aferoj, komerco kaj financoj Kieren Keke en Moskvon. Oni diris ke Rusio promesis al la insula lando subtenon je 50 milionoj da usonaj dolaroj.[7]

Satelita foto de Nauro en 2002
Fosfataj terenoj en Nauro.

La Angam-tago, ĉiun 26-an de oktobro, estas grava ferio (libertago) en Nauro. Ĝi memorigas pri la dato, kiam la insulo unufojon post la koloniiĝo atingis denove popolon de 1.500 loĝantoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

(franca) Luc Folliet, Nauru, l'ïle dévastée - Comment la civilisation capitaliste a détruit le pays le plus riche du monde (Nauru, la ruinigita insulo - Kiel la kapitalista civilizacio detruis la plej riĉan landon de la mondo), Paris, 2009, 2010, eld. La Découverte, ISBN 78-2-7071-6431-5

(fr) Nauru, une île à la dérive, ARTE, la 14-an de marto 2009.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]