Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Natria piro-vanadato, piro-vanadato de natrio aŭ Na4V2O7 estas natria salo de pirovanadata acido, rezultanta el reakcio inter ekvivalentaj kvantoj da duvanada kvinoksido kaj natria oksido. Pirovanadatoj estas pli stabilaj ol ortovanadatoj, sed konsekvence de la malforte acida karaktero de la pirovanadata acido, ili suferas facilan konvertiĝon al metavanadatoj. Do, solvaĵoj de natriaj pirovanadatoj facile konvertiĝas per karbona duoksido en metavanadatojn. Toksologie, pirovanadatoj estas pli venenaj ol meta- kaj orto-vanadatoj.