Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro
Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro, en bahaa ortografio Naṣiri'd-Dín-Sháh Qájár, (n. en Tabrizo, la 16-an de julio 1831 – m. en Teherano, la 1-an de majo 1896) estis reĝo de la kaĝara dinastio kaj Ŝaho de Persio inter la 17-a de septembro 1848 kaj la 1-a de majo 1896, kiam li estis murdita. Liaj 49 jaroj sur la trono estas unu el la plej longaj en la historio de Persio, post tiu de la sasanido Ŝapuro la Granda (309-379) kaj la safavida Tahmaspo la 1-a (1514-1576). Sub lia regado ekiĝis en Irano la moderniĝo per diversaj transformoj en la lando, inter ili enkonduko de teknologioj kaj okcidentaj kutimoj. Krom persone enkonduki fotarton en Iranon, li estis la unua monarko kiu verkis kaj publikigis taglibron. Naser al-Din ankaŭ enkondukis en la landon la servojn de la telegrafo (1858) kaj modernan poŝton (1868); konstruigis ŝoseojn; establigis programon por sendado de stipendiitoj por edukiĝo en Eŭropo; lia Granda Veziro Amir Kabir fondis la unuan politeknikan lernejon laŭ eŭropa sistemo (1851); kreis modernan policon (1879); la reĝo mem fondis la unuan ĵurnalon. La reĝo estis la unua iranano esti fotita kaj li mem sponsoris la fotografiadon en Iran, havante centojn da fotoj pri li.
Malgraŭ la reformemaj tendencoj, lia regadstilo estis diktatoreca. Ĉeestinte en 1848, kiel hereda princo, al la ekzekuto de Báb en Tabrizo, estinte en la trono daŭrigis la persekuton kontraŭ liaj sekvantoj, t.e. la babanoj kaj poste la bahaanoj. En 1850, Amir Kabir ordonis pafmortigi Báb-on, kaj kvankam sekvajare Amir Kabir mem estis ekzekutita pro reĝa ordono, en 1852 baba sekvanto sensukcese atencis kontraŭ lia vivo, kaŭzante novan kaj pli akran persekuton de la freŝe fondita religio. Miloj da babaj kredantoj (kelkfoje armitaj) pereis sub tiuj premoj.