La Nacia Artmuzeo de Danio (daneStatens Museum for Kunst) estas la ŝtata muzeo pri arto de Danio kaj la plej grava muzeo de la lando. Ĝi situas en la ĉefurboKopenhago. La muzeo estis konstruita inter 1889 kaj 1896 el planoj plenumitaj de Wilhelm Dahlerup kaj G.E.W. Møller, laŭ itala renesanca stilo.
Aŭtune de 1998 nova dependaĵo estis kreita de la arkitektoj Anna Maria Indrio kaj Mads Møller : ĝi estis konstruita en la parko malantaŭ la originala konstruaĵo, kaj estas konektita al ĝi pere de vitre kovrita aleo, la "strato de skulptaĵoj".