Mutsamudu
Aspekto
Mutsamudu | ||
---|---|---|
urbo vd | ||
Administrado | ||
Lando | Komoroj | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 23 600 | |
Loĝdenso | 1 000 loĝ./km² | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 12°10′0″N 44°24′0″O / 12.16667°N, 44.4°O (mapo) Koordinatoj: 12°10′0″N 44°24′0″O / 12.16667°N, 44.4°O (mapo) | |
Areo | 30 km² (3 000 ha) [ ] | |
Alia projekto | ||
Vikimedia Komunejo Mutsamudu [ ] | ||
Mutsamudu estas urbo de proksimume 23 600 loĝantoj de la ŝtato Komoroj, parto de la komora insularo, kaj estas la dua plej granda loĝloko de la ŝtato. La urbo situas en la nordo de la insulo Anjuano, kaj estas la insula ĉefurbo. Mutsumado fondiĝis en 1482. Inter la urbaj vidindaĵoj estas la citadelo, la historia urbocentro kun malvastaj stratetoj, kaj modernigita marhaveno.
La urba klimato estas tropika kaj oceane influata. La plej altaj temperaturoj estas inter 27 °C kaj 32 °C. Pro la situo en la suda duonglobo la plej varmaj monatoj estas decembro ĝis aprilo.
Konataj urbanoj
[redakti | redakti fonton]- Ahmed Abdou (naskiĝis en 1936), ĉefministro de la Komoroj