Murtosa
Murtosa | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1926–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3870 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 585 (2011) [ ] | ||
Loĝdenso | 145 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 44′ N, 8° 38′ U (mapo)40.736944444444-8.6386111111111Koordinatoj: 40° 44′ N, 8° 38′ U (mapo) [ ] | ||
Areo | 73,09 km² (7 309 ha) [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Murtosa [ ] | |||
Murtosa estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Região de Coimbra (NUTS III), kun ĉirkaŭ 3 700 loĝantoj.
Ĝi estas la sidejo de municipo Murtosa kun areo de 73,09 km² kaj 10 476 loĝantoj (2021), subdividita en kvar fregezioj. La municipo estas dividita en du duonoj pere de la Kanalo de Ovar (Rio de Aveiro).
La ĉefa teritorio, kie estas la urbo, limas nordoriente kun la municipo Estarreja, kaj sude kun Albergaria-a-Velha kaj Aveiro tra la rio de Aveiro, kiu ankaŭa ĉirkaŭas okcidente. La duaranga teritorio limas norde, tere, kun la municipo Ovar, kaj sude kun Aveiro, kaj havas marbordon en la rio de Aveiro oriente kaj kun Atlantiko okcidente. La municipon oni kreis en 1926 per disigo disde Estarreja.
Fregezioj
[redakti | redakti fonton]La fregezioj de Murtosa estas jenaj:
- Bunheiro, nordoriente
- Monte, plej malgranda, oriente
- Murtosa, sudoriente, sidejo
- Torreira, tuta okcidento, marborda
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis loĝado jam el la prahistorio.
En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj.
Grava enspezofonto estas fiŝkaptado. Tipaj boatoj estas moliceiro (algokolektado), caçadeira, bateira, mercantel, berbigoeira kaj bateira.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Bieno Quinta de Caneira
- riveroj Ribeira do Gago, Ribeira do Mancão, Ribeira do Martinho, Ribeira de Pardelhas
- Groto de Chegado
- Cambeia
- Bico
- Kajoj de Bestida, de Torreira
- Strando kaj Marina de Torreira
- Monumentoj al la Almirante Jaime Afreixo; al Mortintoj de la Unua Mondmilito — Murtosa; al la Rektoro Araújo e Castro — Murtosa; al la Dro. Pinto Barbosa — Pardelhas; al la Elmigrinto — Murtosa; al Pastro António Morais da Fonseca — Murtosa; al D. Francisco Rendeiro — Murtosa; al boato moliceiro — Bico/Murtosa;
- Preĝejoj de Murtosa kaj Pardelhas
- Teatro de Pardelhas
- Iama urbodomo de Murtosa
- Casa da Agra
- Monte Branco
- Antigo Externato 29 de Outubro — Murtosa;
- Kapelo de S. Tomé — Ribeiro/Murtosa;
- COMUR — iama Fabriko de Konservaĵoj de Murtosa;
- Iama Municipa Buĉejo.
- Etnografia Muzeo Custódio Prato en Bunheiro
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Kapelo de la Bieno Quinta de Caneira
-
Kapelo de São Simão en Bunheiro