Mugil
Mugil | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mugil cephalus
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Vidu artikolon. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Mugil estas genro de mugiloj, troviĝanta en ĉiuj tropikaj kaj moderaj maroj, en zonoj proksimaj al la marbordo.[1]
Ili havas du dorsajn naĝilojn, la antaŭan kun nur 4 dornecaj radioj, dividatan disde la la malantaŭa de molaj radioj.[2]
Ili vojaĝas formante grandajn mugilarojn; ili nutras sin per algetoj, diatomeoj, kaj detritoj de la fondaj sedimentoj.[3]
La plimulto el la specioj de Mugil estas kaptata kaj komercata por homa konsumo.[4]
Specioj
[redakti | redakti fonton]La nombro kaj limoj de la specioj en ĉi tiu genro estas necertaj. Ili komencis diversiĝi jam antaŭ proksimume 30 milionoj da jaroj, sed restas malfacile distingeblaj pro morfologia konserviteco.[5] En tropikaj kaj subtropikaj maroj pluraj el la kriptaj specioj estas simpatriaj, sed restas genetike izolitaj, kio certigas ke la baroj inter ili jam estas stabilaj.[6] En la jaro 2021, totale 16 specioj estas agnoskataj:[7]
- Mugil bananensis (Pellegrin, 1927)
- Mugil brevirostris (Ribeiro, 1915)
- Mugil broussonnetii (Valenciennes, 1836)
- Mugil capurrii (Perugia, 1892)
- Mugil cephalus (Lineo, 1758) - Platkapa mugilo.
- Mugil curema (Valenciennes, 1836)
- Mugil curvidens (Valenciennes, 1836)
- Mugil galapagensis (Ebeling, 1961)
- Mugil hospes (Jordan kaj Culver, 1895 )
- Mugil incilis (Hancock, 1830)
- Mugil liza (Valenciennes, 1836)
- Mugil margaritae Menezes, Nirchio, Oliveira kaj Siccharamirez, 2015
- Mugil rubrioculus (Harrison, Nirchio, Oliveira, Ron kaj Gaviria, 2007)
- Mugil setosus (Gilbert, 1892)
- Mugil thoburni Jordan kaj Starks, 1896
- Mugil trichodon (Poey, 1875)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
- ↑ Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
- ↑ Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
- ↑ Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
- ↑ Neves, Jessika M. M., k.a. (2020)."Deep genetic divergence and paraphyly in cryptic species of Mugil fishes (Actinopterygii: Mugilidae)"[rompita ligilo]. Systematics and Biodiversity 18(2): 116-128.
- ↑ Neves, Jessika M. M., k.a. (2021)."Genomic methods reveal independent demographic histories despite strong morphological conservatism in fish species)". Heredity.
- ↑ "Mugilidae". En FishBase (Rainer Froese kaj Daniel Pauly, red.). Alirita en julio de 2021. S.l.: FishBase, 2021.