Brazilo 114 urboj en ĉiuj ŝtatoj kaj en pli ol 50 landoj
La movado #EleNão (portugala pro "ne li"), ankaŭ konata kiel la protestoj kontraŭ Jair Bolsonaro, estis manifestacioj gvidataj de virinoj okazintaj en pluraj regionoj de Brazilo kaj kun malpli intenseco en aliaj landoj. La ĉefa celo estis protesti kontraŭ Jair Bolsonaro kaj lia prezidenta kampanjo. La protestoj, okazintaj la 29-a de septembro2018, estis la plej multnombraj protestoj fare de virinoj en Brazilo kaj la plej granda populara koncentriĝo dum la brazila ĝenerala elekto de 2018.[1][2]
„ Mi estus nekapabla ami gejan filon. Mi ne intencas mensogi: mi preferas havi filon mian mortinta en aŭtoakcidento ol aperinta kun mustaĉa viro. Por mi li estus mortinta ĉiuokaze ”
La hashtag #EleNão estis kreita en Brazilo la 12-a de septembro2018 de la Facebook-grupo Mulheres Unidas Contra Bolsonaro[6]. En nur 12 tagoj, la hashtag #EleNão ricevis pli ol 1,6 milionojn da mencioj kontraŭ kaj favore al la kandidato de PSL por prezidanto de la respubliko, Jair Bolsonaro, en Twitter.[6]