Saltu al enhavo

Moseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moseo
Biblia persono
homa biblia persono
Verko La Princo de Egipto
The Ten Commandments
The Ten Commandments
The Ten Commandments
The Ten Commandments
History of the World, Part I
Exodus: Gods and Kings
Iam antaŭe... La homo
Go Down Moses
La Leĝo
Korano
Eliro
Levidoj
Nombroj
Readmono
Ol' Man Adam an' His Chillun
The Green Pastures
The Green Pastures
Mojžíš
Moseo en Egiptio
Mojžíšův rozsudek
Moseo
Moseo kaj Aarono
Moseo
Moses
Moses
The Moon of Israel
Moses und Aron
Moses und Josua
The Life of Moses
Extract from Captain Stormfield's Visit to Heaven
In the Beginning
Exodus
The Finding of Moses
Os Dez Mandamentos
Les Dix Commandements
The Ten Commandments: The Musical
The Manga Bible: From Genesis to Revelation
De Mantel der Liefde
Moses the Lawgiver
Moses the Lawgiver
Moseo, Viro de la Monto
Pillar of Fire
The Promised Land
La Terre Promise
La Terre promise
Supreniro de Moseo
Himmelfahrt des Moses
Izraelo en Egiptio
Die Israeliten in der Wüste
Moïse et Pharaon
Rolita de Charlton Heston, Val Kilmer, Christian Bale
Informoj
Eble sama Moseo en Islamo • Moseo en rabena literaturo • Zu al-Karnajn
Sekso vira
Nacieco sen valoro
Religio Moseismo
Sankondiĉo balbutado
Loĝloko Egiptio, Sinajo, Midjanujo
Edukejo nekonata valoro
Okupo militestro • religiestro • leĝfaristo • miraklisto • paŝtistoreganto
Patro Amram
Patrino Joĥebed
Gefratoj AaronoMirjam
Edzo/Edzino Cipora • Tharbis
Infanoj Gerŝom • Eliezer
vdr
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr
Moseo savita el la Nilo, 1638, de Nicolas Poussin.

Moseo (hebree משה בן עמרם [Moŝé ben Amram], greke Mωϋσῆς aŭ Μωσῆς [Mo(i)sés], latine Moyses, arabe موسى [Musa]) estis laŭ la juda Biblio unue princo en Egipto, poste estro kaj profeto de la hebreoj, religia estro kaj leĝofaranto. Al li tradicie oni atribuis la aŭtorecon de la Torao. Nomita ankaŭ Moŝe Rabbenu en hebrea (מֹשֶׁה רַבֵּנוּ, trad. "Moseo nia instruisto/Rabeno"), li estas la plej grava profeto en Judismo.[1][2] Tial, judismo foje estas referita, ĉefe inter la judoj, tra la historio kiel la "Religio de Moseo". Li estas ankaŭ grava profeto kaj por Kristanismo kaj por Islamo, same kiel por nombro de aliaj religioj. Por la samarianoj li estas konsiderita la nura profeto iam ajn.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]
La gepatroj de Moseo. Olepentraĵo. Isaak Asknaziy. 1891. Rusa Muzeo, Sankt Peterburgo, Rusio.

Moseo estas nomo kiu nur la propra Moseo havas en la tuta Biblio.[3]

Laŭ la rakonto de Eliro, lia patrino ne havigas al li nomon kiam li naskiĝas kaj nur nomas lin la infano. Estas la filino de la Faraono, nome egiptino, kiu nomas lin Moseo (משה Mōše),[4] dirante: [משיתהו mosyteu] "Ĉar el la akvoj elirigis [elirigis lin]".[5] Tiu klarigo ligas la nomon al la semida radiko משה, m-š-h, kiu signifas "elirigi"[6], fakte profetante, ke Moseo elirigos aliulojn (el Egipto); tio estis akceptita de kelkaj fakuloj.[7]

La biblia rakontisto asignis al la nomo popularan etimologion en hebrea,[8] sed tio estus gramatike neĝusta, laŭ kio ĝi signifus ‘savita de la akvo’.[9]

La aktuala interkonsento rekonas egiptan devenon en la nomo.[10] Moseo estas la transskribaĵo de la egipta - mose,[11] uzita ĝenerale kiel sufikso kaj devena de la radiko m-s-s kiu signifas "generita e". Ĝi estas ofta en nomoj de teoforoj kiel Tutmoses aŭ Ramses.[12][13] Oni konsideras tiukadre, ke Moseo estas la dua parto de kombinita nomo, de kiu oni malaperigis la dian nomon; sed, estas atestoj de la egipta nomo Mss, transskribita kiel Mesu en la verkoj pri egiptologio, pro kio oni povas konsideri, ke Moseo estas, mallongigite, egipta nomo.

La etimologio prezentita en la Biblio povus montri klopodon forigi la spurojn de la egiptaj devenoj de Moseo.[14] La egiptaj originoj de la nomo estis rekonitaj tiaj fare de antikvaj judaj verkistoj kiel Filono kaj Jozefo.[14] Filono ligis la nomon de Moseo (Μωϋσῆς 'Mōusḗs') kun la egipta (kopta) vorto por 'akvo' (möu, μῶυ), reference al lia trovo en la rivero Nilo,[14] dum Jozefo Flavio, en Ιουδαϊκή αρχαιολογία (Judaj antikvaĵoj), asertas, ke la dua elemento, -esês, signifas "kiuj saviĝas".[14]

Alia fakuloj kiel Naman Nadav sugestis male ke la hebrean radikon de la nomo oni ne povas forgesi.[15][16]

Moseo laŭ la biblia teksto

[redakti | redakti fonton]

La historio de la vivo de Moseo estas rakontata en la Biblio, specife en la Torao (unua parto de la Tanaĥo) kaj en la Pentateŭko. La biblia teksto rakontas kiel Moseo estris la eliron de la hebreoj de Egipto kaj ricevis la Dek Ordonojn de manoj de Jahveo en la Monto Sinajo. La tradicio asertas, ke Moseo vivis 120 jarojn.[17]

En la Libro de Eliro, la naskiĝo de Moseo okazis en epoko kiam nenomita egipta faraono estis ordoninta al la (akuŝistinoj) murdi ĉiun ĵus naskitan hebrean viron, sed tiuj pro kompato ne plenumis tiun ordonon (cf. Eliro 1:15-17). Laŭ la menciita libro, Moseso estis filo de Amram (kiu estis membro de la tribo de Levi kaj estis posteulo de Jakobo) kaj de lia edzino, Iojebed / Jokabed (cf. Eliro 2:1; 6:20).[18] Moseo kavis fratinon kiu estis sep jarojn pli aĝa, Mirjam, kaj fraton tri jarojn pli aĝa ol li, nome Aarono.[19] Laŭ la Libro de Genezo, la patro de Amram, Koat, alvenis al Egipto kun sep dek membroj de la grupo de posteuloj de Jakobo, pro kio Moseo estis parto de la dua generacio de israelanoj naskiĝintaj en Egipto.[20]

Iojebed naskis filon, kaj kaŝis lin dum la tri unuaj monatoj.[21] Kiam ŝi ne plu povis kaŝi lin, ŝi metis lin en korbo, ŝmirita kote interne kaj peĉe ekstere por senakvigi ĝin, kaj portis lin al la rivero Nilo.[22] La korbon kun la bebo observis kaj sekvis deproksime Mirjam ĝis la filino de la faraono alvenis al Nilo por bani sin.[23]

Membro de la familio de la faraono

[redakti | redakti fonton]
Egipto batante israelanon antaŭ Moseo. Detalo de skulpta reliefo de la katedralo de Nimes, 9-a jarcento.

La egipta princino (menciita de Flavio Jozefo kiel Termutis)[24] malkovris la korbon kaj Moseon ene de ĝi. Mirjam tiam alproksimiĝis kaj sukcesis, ke la princino komisiu hebreinon por mamnutri kaj zorgi la bebon; tiu hebreino estis la propra patrino de Moseo.[19]

Dum du jaroj Iojebed mamnutris sian filon Moseon kaj poste la bebo estis transdonita al la princino. Moseo estis zorgita kvazaŭ filo de la egipta princino kaj la pli juna frato de la estonta faraono de Egipto. Dekomence Moseo ne estus faraono de Egipto ĉar li ne estis natura filo de la egipta princino kaj, aliflanke, li estis la plej juna de la du egiptaj princoj.[25]

Tra la Miŝno, la hebrea tradicio konservas rakonton kiel Moseo, ankoraŭ estante bebo perdis grandan parton de sia parolkapablo pro okazaĵo antaŭ la faraono de Egipto. Laŭ la hebrea parola tradicio kolektita en la Miŝno, kiam li estis trijaraĝa, Moseo estis iam ĉe la familio de la faraono kaj liaj ministroj. Moseo malsupreniris de la sino de Bitia, iris al la faraono, prenis lian kronon kaj metis ĝin sur sia propra kapo. La konsilisto de la faraono asertis, ke temas pri profeta agado kaj ke Moseo forprenos la tronon. Tial, alia ministro sugestis okazigi aldonan pruvon: meti antaŭ la bebo kaj diamanton kaj ardan karberon por observi la eblan ruzon de la infano. Moseo ne nur prenis la ardan karberon, sed ankaŭ metis ĝin en sian buŝon, tiel bruligante siajn lipojn, langon kaj kuŝon, Tio malkelpis ekde tiam la parolkapablon (trajto menciita ankaŭ poste en la biblia teksto, Eliro 4:10). Tial, la hebrea paroltradicio determinas, ke la israela popolo, sciante pri la malkapablo de Moseo por parola esprimado, komprenis, ke ilia estro povis direkti sin al ili nur per la dia volo.

Kiam Moseo kreskiĝis, li observis la laboradon de la hebreaj sklavoj. Iam, vidinte la brutalecon per kiu egipta laboristestro fitraktis kebrean sklavon, Moseo murdis la egiptanon, agado kiu devigis lin foriri el Egipto.[26]

Paŝtisto en Madiano

[redakti | redakti fonton]

En la tero de Madiano,[27] Moseo haltis ĉe loko kie estis puto kaj tie li protektis sep paŝtitinojn el bando de malintencaj paŝtistoj.[28] La patro de la paŝtistinoj, Ĥetro, estis pastro de Madiano. Li adoptis Moseon kiel sia filo kaj permesis lin loĝi en Madiano; tie laboris Moseo kiel inspektisto kaj ĉefa respondeculo pri la gregoj.[29]

Poste, Ĥetro permesis ankaŭ ke Moseo edziĝu al la plej aĝa de liaj filinoj, nome Sefora.[30] Laborante kiel paŝtisto, Moseo loĝis en Madiano dum kvardek jaroj, tempo dum kiu Sefora havigis al li du filojn, kiujn Moseo nomis Gersono kaj Eliezer.[31]

Rivelo en la bruliĝanta rubusujo

[redakti | redakti fonton]
Moseo nudpieda antaŭ la bruliĝanta rubusujo, dum la mano de Dio kiu aperas de la ĉielo.[32] Surmura fresko devena de la Sinagogo de Dura Europos, 244 n.e. Detalo. Muzeo de Damasko, Sirio.

Laŭ la biblia rakonto, iam Moseo portis sian gregon al la monto Ĥoreb, (ĉirkaŭ la 4-a ĝis 5-a jarcentoj n.e. kaj dum la Mezepoko, la monto Ĥoreb estis identigita kun la monto Sinajo) kaj tie li vidis rubusujon kiu brulis nekonsumante sin. Kiam Moseo klopodis por alproksimiĝo por observi deproksime tiun mirindaĵon, Dio parolis al li el la rubusujo, rivelante siajn identecon kaj intencon al Moseo:

Citaĵo
 Ne alproksimiĝu; forigu la ŝuojn el viaj piedoj, ĉar la loko kie vi estas, sankta tero estas. [...] Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abrahamo, la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakobo. [...] Mi bone vidis la aflikton de mia popolo kiu estas en Egipto, kaj mi aŭdis ties klamadon pro ties subpremantoj, ĉar mi konis ties angorojn. Pro tio mi descendis por liberigi ilin de manoj de la egiptanoj kaj elirigi ilin el tiu tero al tero kaj bona kaj larĝa, al tero kiu fluas lakto kaj mielo [...] Venu tial nun kaj mi sendos vin al la faraono por ke vi elirigu de Egipto mian popolon, la filojn de Israelo. [...] "Mi estas kiu mi estas". 
— Eliro 3:5-14.[33]

En Eliro 3, la Dio de Israelo rivelas sian naturon antaŭ Moseo.[34]

Jahveo indikas al Moseo, ke li devas reveni al Egipto kaj liberigi sian popolon de la sklaveco. Moseo respondas, ke li ne estas taŭga kandidato por realigi tiom grandan mision kaj, krome, li memorigas, ke li suferas malfacilon por la parolkapablon.[35] Jehovo certigas lin, ke li havigos ĉian necesan apogon por ke li realigu sian taskon.[36]

La dek plagoj de Egiptujo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dek plagoj de Egiptujo.

Moseo obeas kaj revenas al Egipto, kie li estas akceptita de sia frato Aarono. Ambaŭ organizas kunsidon por informi la israelanojn pri la okazaĵo kaj, post signaloj, riveloj kaj heroaj agadoj fare de Moseo, la hebreoj sekvas lin kiel senditon kiu alportas la parolon de Jahveo.[37]

Estis malfacile konvinki la faraonon por ke li permesu la hebreojn foriri, kaj ili ne ricevis lian permeson ĝis Jahveo sendis dek plagojn al la egiptanoj. Tiuj plagoj estas listigitaj en la Hagado kiun la israelanoj legas dum la celebro de la Seder de Pesaĥo dum la juda Pasko. Tiu serio de okazaĵoj startis kiam akvo iĝis sango kaj kulminis per la morto de ĉiuj egiptaj unuenaskitoj, kio tiom timigis la egiptanojn ke la faraono finfine permesis, ke la sklavigita hebrea popolo finfine Egipton. Laŭ la Juda Enciklopedio, la plagoj kiuj tiom suferigis kaj timigis la tutan landon ke la egiptanoj mem finfine petis al la hebreoj, ke ili foriru.[38]

La hebrea eliro

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eliro.

Moseo estris la israelan popolon nordorienten, per longa veturado al la promesita tero. Eliris el Rameses al Sukoto ĉirkaŭ sescent mil homoj, ne kalkulante infanojn.[39] Ili kunportis la restaĵojn de Jozefo, tiel plenumante la volon de lia praulo.[40]

La akvoj de Moseo, bildo de Murillo, gravurita de Rafael Esteve Vilella, 1839. En la bildo, Moseo elirigas akvon de la fonto en la monto Ĥoreb. Akvaforto kaj grifelo laŭ samnoma pentraĵo de Murillo konservata en la Hospitalo Karitato de Sevilo.

La granda karavano de la hebreoj moviĝis malrapide kaj devis kampadumi tri fojojn antaŭ trapasi la egiptan landlimon, tiam markita en la Granda Amara Lago aŭ en la plej norda pinto de la Ruĝa Maro.[41] Dume, la faraono ŝanĝis opinion kaj, kun granda armeo, eliris por rekuperi siajn sklavojn.[42] Kaptitaj inter la egipta armeo kaj la maro, la hebreoj senesperiĝis, sed Jahveo dispartis la akvon de la Ruĝa Maro pere de Moseo, permesante la israelanojn trairi ĝin sekure. Kiam la egiptanoj klopodis por persekutado, la akvo revenis al sian fluejon, dronante la tutan egiptan armeon.

Post tri monatoj (Eliro 19) ekde la hebreoj eliris el Egipto kaj dum la veturado tra la dezerto, Dio transigis la Dek Ordonojn rekte al Moseo en la monto Sinajo.[43] Laŭ la biblia tradicio, Moseo supreniris tiun monton ricevi la Tabulojn de la Leĝo. Li estis en Sinajo dum kvardek tagoj, ĝis li ricevis de Dio, ĉu fakte ĉu per dia inspiro, du ŝtonajn tabulojn surskribitajn per lia fingro.[44].

"Moseo en la Monto Sinajo". Olepentraĵo de Jean-Léon Gérôme, ĉirkaŭ 1895.

Kvankam ŝajne ekzistas kontraŭdiro kun Eliro 20, la biblia teksto de tiu lasta fragmento indikas simple, ke Dio diris tiujn vortojn al Moseo.

Historieco

[redakti | redakti fonton]

La ekzisto de Moseo same kiel la vereco de la rakonto de la Eliro estas pridisputata inter arkeologoj kaj egiptologoj, kun ekspertoj en la kampo de biblia kritiko citanta logikajn faktajn konfliktojn, novajn arkeologiajn indicojn, historiajn indicojn, kaj rilatajn mitojn pri origino en kanaana kulturo.[45][46][47] Aliaj historiistoj asertas ke la biografiaj detaloj kaj egipta fono atribuitaj al Moseo implicas la ekziston de historia politiko kaj religia gvidado kiu estis implikita en la firmiĝo de la hebreaj triboj en Kanaano direkte al la fino de la Bronzepoko.

Neniu scias la daton de lia naskiĝo, aŭ eĉ ĉu li vere ekzistis. Laŭ unu konservativa teorio, Moseo naskiĝis en la jaro 1513 a.K. dum la rego de Tutmozis la 2-a. Konsekvence, la Eliro okazis 80 jarojn poste, dum la nokto de la 14-a de la monato Nisan en 1433 a.K. dum la regado de la kruela faraono Amenhotep la 2-a, tio estis la nokto de la Pesaĥo, kiam la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando de Egipto krom tiuj de la Izraelidoj, kiuj estis preterpasitaj laŭ la signo de la sangon de ŝafido elverŝitan sur iliaj pordoj. Tamen sekve tio, kion diras la antikvaj fontoj, plejmulte da historiistoj pensas, ke tiuj eventoj estas iel ligitaj kun la tempo de la hiksosa regado de Egipto. Do, antaŭ la 17-a dinastio.

Laŭ novaj teorioj la Eliro okazis ĉirkaŭ 1220 a.K. dum la regado de la plej glora faraono Ramseso la 2-a, nomata Ramseso la Granda.

Moseo kun la Tabeloj de la Leĝo, fare de Tissot.[48]

Laŭ la Eliro, Moseo estis naskita en levida familio, en tempo kiam liaj popoloj, la Infanoj de Izraelo, pliiĝis en nombroj kaj la Egipta Faraono estis maltrankviligita ke ili eble aliancos kun la malamikoj de Egiptujo.[49] La hebrea patrino de Moseo, Joĥebed, sekrete kaŝis lin kiam la Faraono ordonis al ĉiuj novnaskitaj hebreaj knaboj esti mortigitaj pro la cirkula profetaĵo inter egiptaj pastroj de mesiana liberiganto inter la hebreaj sklavoj. Helpe de la fratino reĝino de la Faraono nome Bithia, la infano estis adoptita kiel orfo el la Nilo-rivero kaj kreskis kun la egipta reĝa familio. Post mortigado de egipta sklavmajstro, Moseo fuĝis trans Ruĝan Maron al Madiano, kie li renkontis la Dion de Israelo parolantan al li de ene de "bruliĝanta arbusto".

Dio sendis Moseo'n reen al Egiptujo por postuli la liberigon de la hebreoj for de sklaveco. Moseo diris ke pro lia balbutado li ne povos paroli kun asekuro aŭ elokventeco,[50] tiel ke dio permesis Aaron, lia frato, por iĝi lia apuda reprezentanto. Post la Dek Plagoj, Moseo gvidis la Eliron de la Hebreoj for el Egiptujo kaj trans la Ruĝa Maro, kaj post ili instaliĝis ĉe piedoj de Monto Sinajo, kie Moseo ricevis La Dekalogon. Post 40 jaroj da vagado en la dezerto, Moseo mortis sur la monto Nebo en la aĝo de 120, ene de la vido de la Promesita Lando.

Revelacio de Dio

[redakti | redakti fonton]
Pentraĵo de Rembrandt.

Laŭ la libro de la Eliro, anĝelo de Dio aperis al Moseo en flama fajro en la mezo de arbetaĵo ĉe la monto Ĥoreb, sed la arbeto ne forbrulis. Kaj Dio mem parolis al Moseo tie kaj diris al li, "Mi estas, Kiu mi estas."

Iom da jaroj poste, en la regiono de Sinajo, post la eliro el Egiptio, Moseo ricevis la Dek Ordonojn de Dio, eble la plej gravan moralan kodekson por la homaro; Dio diris, "Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

  • Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
  • Ne faru al vi idolon, nek bildon nek maskon de io.
  • Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio.
  • Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
  • Respektu vian patron kaj vian patrinon.
  • Ne murdu.
  • Ne adultu.
  • Ne ŝtelu.
  • Ne parolu kontraŭ proksimulo malveran ateston.
  • Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo... nek ion, kio apartenas al via proksimulo."

- Ĉapitro 20 de Eliro

Tamen Moseo mem komprenis Dekalogon iom diference ol kiel ni komprenas nun. Tion atestas liaj propraj vortoj:

Citaĵo el Biblio
14 Kaj Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito. 15 Kaj Moseo diris al ili: Vi lasis vivi ĉiujn virinojn! 16 Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laŭ la vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo. 17 Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon; kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis viron sur kuŝejo de viro, mortigu. 18 Sed ĉiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva por vi. (Ĉapitro 21 de Nombroj)

4 Kaj ni militakiris tiam ĉiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili: sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Baŝana. 5 Ĉiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj. 6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn; 7 sed ĉiujn brutojn kaj la rabaĵon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakiraĵon. (Ĉapitro 3a de Readmono)

Personeco kaj estreco

[redakti | redakti fonton]
Moseo kaj la Dekalogo, de José de Ribera.

La Midraŝo pri Moseo la Paŝtisto kaj la Kaprikorno emfazas la empation kaj kompaton, kiujn Moseo montris al sia grego kiel kvalitojn por kiuj li estis elektita por gvidi la popolon de Izraelo. Elstara karakterizaĵo de Moseo estas lia kuraĝo kaj mensa heroeco. Li savas la Hebreon de la mano de la egipta sklavmajstro, kaj savas la filinojn de Jetro de la paŝtistoj, kaj poste li staras preskaŭ sole antaŭ Faraono sen timo, kaj igas lin liberigi la popolon de Izraelo. Alia elstara trajto estas la atributo de humileco "Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero" (Nombroj 12:3). Komence Moseo rifuzis akcepti la mision de Dio, sed eĉ kiam li estas fakta gvidanto de la popolo dum ilia multjardeka vagado tra la dezero, kiam ajn disputo ekestas en la popolo pri lia gvidado, kiel la ribelo de Koraĥ kaj lia anaro, Moseo falas en preĝo antaŭ Dio aŭ retiriĝas al sia tendejo kaj ne provas devigi aliaj laŭ sia propra vidpunkto (laŭ Nombroj 16).

Moseo daŭre gvidis la popolon dum la kvardek jaroj de vagado en la dezerto, antaŭ ol eniri la Landon de Izraelo. Dum ĉi tiu tempo, li estis defiita multfoje fare de la ribelema popolo, kaj eĉ faris multajn miraklojn. Iamfoje, Moseo petas Dion liberigi lin de la gvidado de la popolo kaj diras al Dio "Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, ĉar ĝi estas tro peza por mi." (Nombroj 11:14). Finfine de la longega vogado, je la lasta testo al Moseo, li estis punita ne gvidi la popolon estonte eniri en la Landon de Izraelo, kaj fakte ke li mem ne eniru la Landon de Izraelo entute. "Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos ĉi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili. " (Nombroj 20:12). Ŝajne ĉi tio temas pri la afero de la akvo de malpaco: Moseo kaj Aaron devis paroli al la roko kaj tiam la roko devintus doni akvon. Anstataŭe Moseo estis malgranda lia en fido, trafante la rokon anstataŭ paroli al li fronte al la rigardanta popolo, kaj tiu misago ŝajnis kiel manko de fido al Dio.

Militestro

[redakti | redakti fonton]
John Everett Millais, "Venko O Lord!", 1871. "Kaj ĉiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek." (Eliro 17:11)

En la Biblio estas rakontita, ke la Izraelidoj elmigris el Egiptujo armitaj per armiloj (Eliro 13:18). Indico de la lerteco de la Izraelidoj en militarto povas esti lernita de la fakto ke post la peko de la ora bovido ĉe Sinajo, Moseo estis ordonita batali la pekulojn per glavo; kaj de la fifaro de Pinĥas kiu ponardis Zimri-on. La fuĝo de la Izraelidoj el Egiptujo kaj ilia vojdevio el la Vojo de la Reĝo al la dezerto antaŭ la Ruĝa Maro povas esti komprenitaj kiel taktika movo de malsimetria gerila milito, en kiu la Israelanoj starantaj sur iliaj piedoj havas avantaĝon super la trafantaj egiptianoj sur siaj sescent armeaj ĉaroj.

Post mirakla venko de la potenca egipta armeo, la Izraelidoj konstruas sian militan kaj mensan forton por la militoj de la Kanaana lando. Moseo ne kondukas la Izraelidojn sur mallongan vojon al la lando Kanaana "tra la lando de la Filiŝtoj", pro la timo, ke la Izraelidoj kun la sklava pensmaniero, kiuj ankoraŭ ne estas sufiĉe trejnitaj kaj lertaj en aferoj de milito, revenos al Egiptujo timanta militon (Eliro 13:17).

Moseo sendas dudek spionojn, po unu por ĉiu izraelida tribo, por esplorrigardi la landon de Kanaano antaŭ invado (Nombroj, 13), kaj instrukciis al la Izraelidoj ne batali kiam la tempo ne taŭgas por ili; kaj kiam, male al lia instrukcio, ili batalas kontraŭe al la Amoridoj kaj Amalekidoj, ili estas ĉiujfoje venkitaj. (Nombroj, 14:40-45).

Aliflanke, sub la dia providenca gvidado de Moshe la Izraelidoj batalas kaj venkas Amalek-on (Eliro, 17:8), kaj kaptas la landon de Siĥon, reĝo de la Amoridoj (Readmono, 21), kies pozicio servas poste al la izraelidoj kiel bazo por la konkero de la Promesita lando de Kanaano; la Jazero kaj ĝia ĉirkaŭaĵo (Nombroj, 21:32), kaj Og, la Reĝo de Baŝan, kiu militstaras kontraŭ ili (Nombroj, 21:33-35) kaj la Midjanidoj, kiuj intervenis en afero ne de ili kaj kulppekigis la Izraelidojn (Nombroj, 31).

Josuo, filo de Nun, disĉiplo de Moseo, lernas de Moseo la manierojn de batalo (Readmono, 3:21), kaj iĝas la komandanto kiu konkeras la landon Kanaanan, kaj dividas ties terojn inter la izraelidaj triboj.

Tradicioj

[redakti | redakti fonton]

Laŭ Readmono 34:7 li mortis 120 jaraĝa kaj ke "lia okulo ne malfortiĝis, kaj lia vigleco ne malpliiĝis", la esprimo "Vivu ĝis centdudek" fariĝis ofta beno inter judoj (120 estas jam deklarita kiel la maksimuma aĝo por ĉiuj la posteuloj de Noa en Genezo 6:3).

Moseo en arto

[redakti | redakti fonton]
"Moseo" de Mikelanĝelo.

Moseo fariĝis temo de gravaj artistoj. La plej konata estas statuo de Michelangelo.

Romanoj pri Moseo:

Historiaj verkoj:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Deŭteronomo, 34:10, KJV
  2. Maimonido, 13 fidoprincipoj, 7a principo
  3. Ehud ben Svi, «Explorating the Memory of Moses», en Diana V. Edelman kaj Ehud Ben Zvi (direktoroj), Remembering Biblical Figures in the Late Persian and Early Hellenistic Periods: Social Memory and Imagination, Oxford University Press, 2013 (ISBN 9780199664160), p. 349 (en angla)
  4. Thomas Römer, Moïse en version originale : Enquête sur le récit de la sortie de l'Égypte, Bayard Culture, 2015 (ISBN 9782227489561), p 66-67 (en franca)
  5. Éxodo 2:10
  6. Dozeman 2009, pp. 81–82.
  7. Riva on Torah, Exodus 2:10:1. Alirita 2021-03-14 .
  8. George Robinson, Essential Torah: A Complete Guide to the Five Books of Moses, Schocken Books, 2006, p. 348
  9. La nomo de Moseo, Moŝé, estas malĝuste klarigita en la Masora Biblio, la biblia verkisto diras: "Ĉar de la akvo mi elirigis lin.". Sed, Moŝe, aktiva participo de maŝá (laŭvorte "elirigita el"), ĉiuokaze signifus "kiu elirigas", kio sugestas la malfacileco de la biblia verkisto por trovi kontentigan hebrean radikon por tiu etiologia rakonto kaj konfirmas la egiptan originon de la nomo. Thomas Römer, The birth of Moses (continued). Moses among the Midianites : part one, Katedro de la Biblia Medio de la Kolegio de Francio, 13a de marto 2014.
  10. Tiu tezo datas de la 19-a jarcento kaj estis popularigita de la eseo de Freud, Der Mann Moses und die monotheistische Religion: Drei Abhandlungen.. Vidu: Assmann, Jan (1977) Moses the Egyptian. The Memory of Egypt in Western Monotheism, Harvard University Press.
  11. Thomas Römer, «Moïse: un héros royal entre échec et divinisation», en Philippe Borgeaud, Thomas Römer kaj Youri Volokhine (eld.), Interprétations de Moïse: Égypte, Judée, Grèce et Rome, Leiden-Boston, Brill, 2010 (ISBN 978-9004-1795-30), p. 189 (en franca)
  12. Römer, Thomas (2015) Moïse en version originale : Enquête sur le récit de la sortie de l'Égypte, Bayard Culture, 2015, p 66.
  13. En Samario oni atestis la nomon Ana(t)moses, kiu kombinas la nomon de la kananaa diino Anat, kun la egipta radiko m-s-s. Vidu: Bromiley, Geoffrey W. (1988) The International Standard Bible Encyclopedia. Volume 4, Wm. B. Eerdmans Publishing, p. 417 (en angla)
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Greifenhagen, Franz V. 2003. Egypt on the Pentateuch's Ideological Map: Constructing Biblical Israel's Identity. Bloomsbury. pp. 60ff [62] n. 65. [63].
  15. Nadav Na'aman (2011) The Exodus Story: Between Historical Memory and Historiographical Composition, Journal of Ancient Near Eastern Religions 11, 39-69
  16. Dubnow, Historia judía, 1977, pp. 36-38.
  17. Laŭ kalkuloj per ekzegezo oni supozas, ke Moseo mortis en la juda jaro 2488, kiu ekvivalentas al 1272 a.n.e.
  18. Matthew George Easton, Illustrated Bible Dictionary, Londono kaj Novjorko: T. Nelson, 1897: "Moseo". Amram estis preninta kiel edzinon sian onklinon, kiu naskis Aaronon kaj Moseon; Amram vivis cent tri dek sep jarojn (Eliro 6:20).
  19. 19,0 19,1 Easton, Illustrated Bible Dictionary, 1897: "Moses".
  20. Genezo 46.
  21. Easton, Illustrated Bible Dictionary, 1897: "Moses"; "Moses", Jewish Encyclopedia, Novjorko, 1901-6; konsultita la 30an de julio 2014; "Moses", Catholic Encyclopedia, Novjorko: Robert Appleton Company, 1913.
  22. Jewish Encyclopedia: Moses
  23. Hebrea Biblio: Shemot 2
  24. Flavio Jozefo Ιουδαϊκή αρχαιολογία (Judaj antikvaĵoj), libro II, ĉapitro 9a, alineo 5a.
  25. Flavio Jozefo Ιουδαϊκή αρχαιολογία (Judaj antikvaĵoj), libro II, ĉapitro 8a, alineo 7a.
  26. Moseo kaŝis la kadavron de la egiptano sub la sablo, supozante, ke neniu malkaŝos la okazaĵon. Sed la sekvan tagon, li vidis la savitan junulon, kiu nun kverelis kun sia frato. Moseo klopodis apartigi ilin, sed ambaŭ fratoj, koleraj pro la trudinterveno fare de Moseo, denoncis lin al la faraono, pro kio Moseo vidiĝis devigita fuĝi de Egipto (Eliro 2:11-15; Jewish Encyclopedia: Moses).
  27. Biblia hebrea, Ŝemot 2:15
  28. Eliro 2:15-20. En unu de siaj ekzegezoj, Naĥmanides asertas, ke pasis multa tempo inter la eliro de Moseo el Egipto kaj lia alveno al Madiano.
  29. Flavio Jozefo, Ιουδαϊκή αρχαιολογία (Judaj antikvaĵoj), libro II, ĉapitro 11a, alineo 2a. Jewish Encyclopedia: Moses
  30. Eliro 2:21; Jewish Encyclopedia: Moses
  31. Laŭ la biblia rakonto, Moseo komprenis sin kiel fremdulo en nepropra tero (Eliro 2:22); Jewish Encyclopedia: Moses.
  32. Kiel motivo, la mano de Dio estas senfigura maniero reprezenti Jahveon.
  33. Eliro 3:5-14.
  34. La kristanaj versioj de la Biblia kutime havigas kaj "La Sinjoro" kaj la nomon "Jahveo", tio estas, Javeo aŭ Jehovo) (Eliro 3:15); la Paralela Biblio alvenas al la inkludo de la Javeo. Sed la hebrea biblia teksto kiu sekvas la israelan tradicion uzas la vorton Elohim (Dio de Dioj) kaj, kiam oni nomas ĝin, oni faras tion nur citante siajn vortojn en Ŝemot 3:14, "אהיה אשר אהיה" (Ehjéh Aŝer Ehjéh—"Mi estos kiu mi estos"). La Juda Enciklopedio uzas nur "YHWH" (Jewish Encyclopedia: Moses).
  35. Eliro 4:10.
  36. Eliro 3:7-10, 15-20 kaj Eliro 4:11.
  37. La Juda Enciklopedio indikas, ke tiu estis la unua fojo en kiu al la hebreoj oni rivelis la nomon de la Dio de Israelo (Jewish Encyclopedia: Moses). La Biblio havigas la signalojn kiujn Moseo prezentos al la israelanoj en Eliro 4:1-17.
  38. Jewish Encyclopedia: Moses
  39. Eliro 12:37.
  40. Eliro 13:19: "Moseo kunportis ankaŭ la ostojn de Jozefo, kiu faris, ke la filoj de Israelo ĵuru, dirante al ili: «Dio certe vizitos vin, kaj tiam vi kunportu miajn ostojn de ĉi tie kun vi.»"
  41. Kial indikis Raŝi jam en la 11-a jarcento, la Ruĝa Maro estas konata en hebrea kiel Jam Suf (ים סוף), 'Maro de [la] Junkoj'; Ekzegezo de Raŝi pri Eliro 18.
  42. Simón Dubnow, Manual de la historia judía: desde los orígenes hasta nuestros días, Buenos Aires: Sigal, kvina eldono, 1977, pp. 23-46.
  43. Simón Dubnow, Manual de la historia judía: desde los orígenes hasta nuestros días, Buenos Aires: Sigal, 1977.
  44. Readmono 9:9-10, Eliro 31:18
  45. Princeton University Press Press Reviews, Konsultita la 6an de Junio 2009. Press.princeton.edu (2011-11-06). Alirita 2012-04-03 .
  46. The Quest for the Historical Israel: Debating Archeology and the History of Early Israel, 2007, Society of Biblical Literature, Atlanta, ISBN 978-1-58983-277-0.
  47. John Van Seters, "The life of Moses", ISBN 90-390-0112-X
  48. Gouache, ĉirkaŭ 1896-1902, konservita kaj ekspoziciita en la Jewish Museum, Novjorko.
  49. Eliro. 1:10
  50. Eliro. 4:10
  51. en imdb
  52. en imdb
  53. en imdb

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Asch, Sholem . Moses. New York: Putnam, 1958. ISBN 0-7426-9137-3.
  • Assmann, Jan . Moses the Egyptian: The Memory of Egypt in Western Monotheism. Harvard University Press, 1997. ISBN 0-674-58738-3.
  • Barenboim, Peter. Biblical Roots of Separation of Power, Moscow : Letny Sad, 2005, ISBN 5-94381-123-0, http://lccn.loc.gov/2006400578
  • Barzel, Hillel. "Moses: Tragedy and Sublimity." In Literary Interpretations of Biblical Narratives. Edited by Kenneth R.R. Gros Louis, with James S. Ackerman & Thayer S. Warshaw, 120–40. Nashville: Abingdon Press, 1974. ISBN 0-687-22131-5.
  • Buber, Martin . Moses: The Revelation and the Covenant. New York: Harper, 1958.
  • Card, Orson Scott . Stone Tables. Deseret Book Co., 1998. ISBN 1-57345-115-0.
  • Chasidah, Yishai. "Moses." In Encyclopedia of Biblical Personalities: Anthologized from the Talmud, Midrash and Rabbinic Writings, 340–99. Brooklyn: Shaar Press, 1994.
  • Cohen, Joel. Moses: A Memoir. Mahwah, N.J.: Paulist Press, 2003. ISBN 0-8091-0558-6.
  • Dozeman, Thomas B.. (2009) Commentary on Exodus. Eerdmans.
  • Daiches, David . Moses: The Man and his Vision. New York: Praeger, 1975. ISBN 0-275-33740-5.
  • Fast, Howard . Moses, Prince of Egypt. New York: Crown Pubs., 1958.
  • Freud, Sigmund. Moses and Monotheism. New York: Vintage, 1967. ISBN 0-394-70014-7.
  • Gjerman, Corey. Moses: The Father I Never Knew. Portland: Biblical Fantasticals, 2007. ISBN 978-1-4241-7113-2.
  • Halter, Marek . Zipporah, Wife of Moses. New York: Crown, 2005. ISBN 1-4000-5279-3.
  • Hoffmeier, James K. 'Moses and the Exodus.' In: Israel in Egypt: The Evidence for the Authenticity of the Exodus Tradition, pp. 135–63. New York: Oxford University Press, 1996.
  • Hamilton, Victor. (2011) Exodus: An Exegetical Commentary. Baker Books.
  • Ingraham, J. H. . The Pillar of Fire: Or Israel in Bondage. New York: A.L. Burt, 1859. Reprinted Ann Arbor, Mich.: Scholarly Publishing Office, University of Michigan Library, 2006. ISBN 1-4255-6491-7.
  • Kirsch, Jonathan . Moses: A Life. New York: Ballantine, 1998. ISBN 0-345-41269-9.
  • Kohn, Rebecca. Seven Days to the Sea: An Epic Novel of the Exodus. New York: Rugged Land, 2006. ISBN 1-59071-049-5.
  • Lehman, S.M. (translator), Freedman, H. (ed.), Midrash Rabbah, 10 volumes, The Soncino Press, London, 1983.
  • Mann, Thomas. "Thou Shalt Have No Other Gods Before Me." In The Ten Commandments, 3–70. New York: Simon & Schuster, 1943.
  • Murdock, D.M., Did Moses Exist? The Myth of the Israelite Lawgiver. Seattle: Stellar House Publishing, 2014. ISBN 0-9799631-8-4.
  • Salibi, Kamal. The Bible Came from Arabia. London: Jonathan Cape, 1985.
  • Sandmel, Samuel. Alone Atop the Mountain. Garden City, N.Y.: Doubleday, 1973. ISBN 0-385-03877-1.
  • Ska, Jean Louis. (2009) The Exegesis of the Pentateuch: Exegetical Studies and Basic Questions. Mohr Siebeck, p. 30–31,260. ISBN 978-3-16-149905-0.
  • Southon, Arthur E. On Eagles' Wings. London: Cassell and Co., 1937. Reprinted New York: McGraw-Hill, 1954.
  • Van Seters, John. (2004) “Moses”, The Biblical World. Taylor & Francis.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Moisés en la hispana Vikipedio.