Saltu al enhavo

Montpellier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montpeliero)
Ĉi tie temas pri Montpellier, urbo en suda Francio. Por aliaj signifoj vidu: Montpeliero (apartigilo)
Montpellier
Montpelhièr
urbo
komunumo en Francio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Okcitanio, antaŭe Langvedoko-Rusiljono (ĉefurbo)
Departemento Hérault (prefektejo)
Arondismento Montpeliero (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 6 kantonoj
Komunumaro Montpellier Agglomération
INSEE kodo 34172 [ ]
Poŝtkodo 34000 / 34070 / 34080 / 34090
Aŭtokodo 34
Telefonkodo 04 68
Kodo laŭ INSEE 34172
En TTT Oficiala retejo [ ]
Demografio
Loĝantaro 302 454  (2021) [ ]
Loĝdenso 5 317 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 37′ N, 3° 53′ O (mapo)43.6111111111113.8766666666667Koordinatoj: 43° 37′ N, 3° 53′ O (mapo)
Alto 27 m
(de 7 al 57 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 56,88 km² (5 688 ha)
Horzono UTC 1 ( 2 somere)
Montpellier Montpelhièr (Hérault)
Montpellier
Montpelhièr (Hérault)
DEC
Lokigo de Hérault en Francio
Situo de Montpellier
Montpelhièr
Montpellier Montpelhièr (Montpellier)
Montpellier
Montpelhièr (Montpellier)
DEC
Situo de Montpellier
Montpelhièr

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montpellier [ ]
vdr

Montpellier [mɔ̃pəlje] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, en Esperanto Montpeliero[1]Monpeljero[2], estas metropola urbo en la sudo de Francio, kie okazis la 83a UK 1998. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Hérault kaj ĝis 2015 estis same la ĉefurbo de la administra regiono Langvedoko-Rusiljono. Ekde la komenco de 2016 ĝi estas unu el du plej gravaj urboj en la nove kreita, pli larĝa administra regiono Okcitanio, apud Tuluzo.

La urbo entenis 302 454 loĝantojn en 2021 (laŭ la nacia statistika instituto INSEE), ĝi do estas la oka plej loĝata urbo en Francio. En la okcitana lingvo, ĝi estas skribita Montpelhièr [Munpe'lje]. Disputo ekzistas inter la Montpelieranoj kaj la Franca Akademio pri la prononcmaniero de la urbonomo; por la unuaj, la litero « e » prononciĝas « é » (/e/), por la aliaj, ĝi prononciĝas « e » (/ə/) Ĉiu havas bonajn kialojn.

Estante malferma samtempe al Eŭropo kaj mediteraneaj landoj, la urbo Montpellier [monpeljé] surprizas kaj allogas tiun, kiu haltas tie jen pro turismo, jen por negoco. La ĉefurbo de la departemento Hérault [eró], ankaŭ de la regiono Langvedoko-Rusiljono, etendiĝas, sub enviinda klimato, inter la blua silueto de Pic St-Loup [pik selŭ] 650 metrojn alta monteto, kaj la lagunoj punktitaj de fenikopteroj, laŭ la sablaj strandoj: Palavas, Carnon [karnon], La Grande Motte [grand mot] kaj ĝiaj piramidoj.

Miljara urbo

[redakti | redakti fonton]
La Placo de la Komedio (Place de la comédie)

Kontraste kun la najbaraj urboj Nîmes, Arles, Marseille, kiuj ekzistas jam de la antikva epoko, Montpellier naskiĝis nur en la jaro 985 apud la romia vojo, kiu ligis Italion kun Hispanio. Ĝi konsistis el du vilaĝetoj: unu apartenis al nobela familio Guilhem, dum la dua dependis de episkopejo Maguelonne, situanta apud la maro. En 1204, Guilhem-ano, Marie de Montpellier, edziniĝis kun la hispano Petro d'Aragon, el kio rezultis, ke unu parto fariĝis hispana, dum la dua estis franca. Tio daŭris ĝis 1349, post kiam la franca reĝo reakiris la hispanan proprieton kontraŭ 120 000 eskudoj.

Danke al ties haveno Port Juvénal prosperis la komerco kun Oriento (spicoj, tinkturoj...). Samtempe disfamiĝis la kompetenteco de plant-fakuloj, kiuj bone konis la kurac-povon de plantoj. Tio altiris jen studentojn, jen medicinistojn. Kaj en 1289, per buleo de papo Nikolao 4a, estis kreita Montpelliera Medicina Fakultato, unu el la plej malnovaj en la mondo. En ĝi kuracistiĝis François Rabelais [rabié] (1530). Poste, en 1593, sekvis estigo de Botanika Ĝardeno. Montpellier suferis ĉiujn plagojn mezepokajn: pesto, mizero, malsatego. Meze de la 15-a jarcento ĝin revigligis la riĉega negocisto kaj financisto Jacques Coeur [jak ker].

Religiaj militoj

[redakti | redakti fonton]

Sed denove venis dram-periodo - la religiaj militoj. En la 16-a jarcento Reformacio estis enkondukita en Montpellier. Furiozis la batalo inter katolikoj kaj protestantoj. Multnombraj preĝejoj kaj monahejoj estis detruitaj. Katolika reĝo Ludoviko la 13-a sieĝis la protestantan urbon, kiu kapitulacis post tri monatoj. La plimulto de la protestantoj fuĝis eksterlanden. La konstruo de citadelo firmigis la potencon de la ŝtato super la urbo. Sub la regado de Ludoviko la 14-a komenciĝis elstara periodo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La urbo beliĝis danke ai la arkitektoj d'Aviler kaj Giral; altranguloj, impost-kolektistoj kaj ĉiuspecaj funkciuioj konstruis por si luksajn palacetojn. Akvodukto provizis la urbon per pura akvo; ĝia akvo-rezervujo ornamita per grekstila konstruo superstaris la promenejon Peyrou [peru'].

Ĝis hodiaŭ

[redakti | redakti fonton]
La akvedukto de Peyrou

En 1839 estis konstruita unu el la unuaj fervojoj, tiu inter Séte kaj Montpellier. Ĝi faciligis la negocon, precipe tiun de vino. De tiam datiĝis la eksterordinara vitkulturo en la regiono. Tiutempe la riĉa societo vizitadis la novan teatron konstruitan sur „Placo de la Komedio", laŭ modelo de la pariza operejo „Garnier". Fine de la 19-a jarcento grava krizo kaj mizero estis kaŭzitaj de insekto (vitparazito), kiu ruinigis la vitkulturan ekonomion dum pluraj jardekoj.

Nun la urbo kun ties satelitoj nombras 350 000 loĝantojn kaj havas 55 000 studentojn en la universitatoj. Por roli avangarde en la kreskanta Eŭropo, ĝi klopodas plu okupi la unuan lokon en medicino (Euromedecine), agronomio (Agropolis), komputado (Informatika Poluso), turismo. La „Nova" Montpellier spegulas la deziron surprizi kaj allogi: de la lastaj jardekoj datiĝas: Corum, rozgranita bloko (fine de la promenejo Esplanade), kongrespalaco, komercejoj Polygone, Antigone (projektita de la kataluna arkitekto Rikardo Bofill) kaj baldaŭ konstruota haveno Marianne [Marján], kiu kunligos Montpellier kun la maro.

La unua vira teamo de la urba futbalklubo Montpellier HSC estas inter la nacie plej sukcesaj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]

Tute historie: Unu el la unuaj urbaj esperantistoj estis la katolika abato Stefano Thomas, kiu en 1904 listiĝis je la nombro 10 231 en la adresaro de personoj kiuj ellernis la lingvon Esperanto.

Fine de la 20-a jarcento, en Montpellier okazis la 83a UK en 1998. Kaj aktuale estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Montpeliero estas trairigata de du riveroj: Lez oriente, kaj Mosson okcidente.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj